neniammilitointerni.over-blog.com/bradley-manning-ne-%C4%9Dismorta-sed-136-jaroj-da-malliberejo

Ne kulpigita pri “koluzio kun malamiko”, Bradley Manning ne estas kondamnita al ĝismorta malliberejo sed riskas ne malpli ol 136 jaroj da enkarcerigo pro malobservado de la usona leĝo pri spionado.

Unu el tri. Bradley Manning estas la unua el la tri plej famaj super-herooj 2.0 kiuj suferas de la usona milita justico. Sub alta protektado, li forlasis, mardon 30an de julio, la militan tribunalon de Fort Meade (Maryland), kun aspekto ŝajnige kvieta, kavaj vangoj, rapidpaŝe kaj surhavante militistan vestaron : reglamentan vaskan ĉapon kaj rondajn okulvitrojn.

Manning estis kulpigita pri 20 akuzeroj el la 22 kiuj minacis lin. La fina decido estos alprenita de la Usona punkortumo ekde merkredo 31a de julio.

Priskribita kiel viro naiva kaj nematura de siaj advokatoj, la militisto asertis ke li deziris averti la publikan opinion kaj « instigi debaton pri la rolo de la usona politiko milita kaj ĝenerale eksterlanda » dum sia pridemandado de la juĝistoj jarkomence. Li agnoskis transmision de preskaŭ 250.000 diplomataj komunikaĵoj kaj centoj da miloj da aliaj konfidencaj dokumentoj al la retpaĝo Wikileaks.

Inter ili, la fama video de Collateral Murder, publikigita de Julian Assange dum gazetara konferenco en aprilo 2010 en Vaŝintono kaj malkaŝante al la tuta mondo la teruran bombadon de Irakaj civiluloj fare de helikoptero Apache ; la konfidencajn raportojn de Pentagono pri torturoj kaj ekscesojn de la usonaj trupoj kontraŭ la agfgana loĝantaro ; aŭ la karcerajn kondiĉojn en la bunkro-prizono de Guantanamo, en kiu 779 malliberuloj estis enkarcerigitaj senmotive.

Tiom da tiklaj informoj al kiuj Manning aliris dank’al sia « privilegia » pozicio en la reto de usonaj Ŝtat-sekretoj.

La eks-militisto, en posteno en Irako inter oktobro 2009 kaj la 29an de majo 2010 – daton de lia arestado -, laboris tie kiel analizisto por spionservoj.

Denuncita al FBI de Adrian Lamo, retpirato kun kiu li komunikis, Manning estis translokita al la malliberejo Quantico (Virginie).

Tri jaroj da enkarcerigo pro « protekta aranĝo » : izoleco, humiligo, psikologia torturo, senigo de propraj posedaĵoj… Kondiĉoj juĝitaj ekstreme severaj de liaj defendantoj.

http://www.lesinrocks.com/2013/07/31/actualite/wikileaks-136-ans-de-prison-pour-bradley-manning-11414851/