neniammilitointerni.over-blog.com/romaoj-nokto-de-la-2a-%C4%9Dis-la-3a-de-a%C5%ADgusto-1944-la-zigeunernacht

Vendredon 2an de aŭgusto, tra Eŭropo, pluraj iniciatoj okazis alvoke de organizaĵoj Romaaj kaj kontraŭ-rasismaj por primemori la genocidon plenumitan de la nazioj kontraŭ la Romaoj kaj Sintioj.

Tiun daton de la 2a de aŭgusto estas tiun de la memoro de la « Zigeunernacht », nokto de la 2a ĝis la 3a de aŭgusto kiam la nazioj decidis detruadon de la romaa koncentrejo Aŭŝvico-Birkenaŭ, nokto kiam 2.897 Sintiojn kaj Romaoj, viroj, virinoj kaj infanoj, estis ekstermitaj en gas-ĉambroj.

La masiva deportado de la Romaoj kaj Sintioj al la eksterma koncentrejo Aŭŝvico estas decidita en decembro 1942.

La 26an de februaro 1943 alvenas la unua vagonaro de familioj Romaaj kaj Sintiaj kiuj estas enfermitaj en speciala koncentrejo, la « Romaa koncentrejo », ĉe Aŭŝvico-Birkenaŭ.

De la 26a de februaro 1943 al la 21a de julio 1944, entute 20.967 Romaoj kaj Sintioj estas deportitaj ĉe Aŭŝvico. Tiu cifero ne enkalkulas la 1.700 Romaojn el Bialistoko kiuj estis ekstermitaj en gas-ĉambroj ekde ilia alveno.

Kiel ĉiuj deportitoj, la Romaoj kaj Sintioj suferas terurajn vivkondiĉojn en la koncentrejoj, malsaton kaj malsanojn, kaj ankaŭ eksperimentojn pri homaj estaĵoj kaj perfortaĵojn de SS.

Ekde majo 1944, la SS planas « detruadon » de la postvivantoj el la Romaa koncentrejo. La 15an de majo, la SS-ĉefo Georg Bonigut ordonas al la Romaoj ke ili restadu en ilia barakaro, kaj tagon poste 50 ĝis 60 SS ĉirkaŭas la barakojn kaj provas elirigi la Romaajn deportitojn. Tion, kion ne antaŭvidis la SS, estas la kuraĝa rezistado de la deportitoj, rezistado kiu povus atingi la tutan koncentrejon de Aŭŝvico. Tiu rezistado devigas la SS prokrasti la detruadon de la romaa koncentrejo.

Ekde la 23a de majo, 1.500 Romaoj kaj Sintioj estas translokitaj de Birkenaŭ al Aŭŝvico 1, poste al Buchenwald. Tiam, 82 Romaaj viroj estas translokitaj al Flosenburgo kaj 144 virinoj al Ravensburgo.

La 2an de aŭgusto, restas malpli ol 3.000 deportitoj, viroj, virinoj kaj infanoj, en la romaaj koncentrejoj kiuj estos ekstermitaj dumnokte.

El ĉirkaŭ 23.000 Romaoj kaj Sintioj deportitaj ĉe Aŭŝvico, 21.000 estis ekstermitaj. Oni taksas ke 25% ĝis 50% el miliono da Romaoj kaj Sintioj nombritaj antaŭmilite estis ekstermitaj de la nazioj kaj ties aliancanoj.

http://communismeouvrier.wordpress.com/2013/08/03/nuit-du-2-au-3-aout-1944-la-zigeunernacht/#more-30753