neniammilitointerni.over-blog.com/25-9-c-gronlando-superis-sian-rekordon-pri-varmeco-en-julio

Kiam ni pensas pri Gronlando, ni pensas pri tiu parto el Arkta cirklo, al malvarmeco, al glaciinsuloj. Sed en tiuj regionoj, la tutmonda varmiĝo kaŭzas difektiĝojn. Gronlando superis la 30an de julio sian rekordon pri temperaturo, raportas Washington Post.

Fakte, laŭ la Dana Meteorologia Instituto (DMI), meteorologia stacio bazita sud-okcidente de Gronlando observis temperaturon de 25,9°C.

Laŭ la Instituto, tio estas la plej alta temperaturo registrita depost la komenco de la notoj en 1958 kaj la antaŭa rekordo estis realigita en 1990 je 25,5°C. Laŭ Washington Post:

« DMI asertas ke tiu varmeco tute ne estas natura, sed eksplikas ke ĝi koincidas en skemo de longdaŭra tutmonda varmiĝo. ».

La rekordo estis atingita interalie pro varmaj ventoj sud-oriente devenantaj. Por la Instituto, estas tute probable ke la venontaj plivarmiĝoj superos denove tiun rekordon kaj ke la tendenco estas al varmiĝo.

Tiu rekordo de altaj temperaturoj aldoniĝas al ĉiuj malordoj kiuj minacas la Arktan cirklon, ligitaj al la tutmonda varmiĝo. La lastaj bildoj aparte emociigis. Ili montras kiel glacioj el Arkto povis degeli kaj transformiĝi al lago.

Plu apud la Arkta cirklo, la vilaĝo Kivalina, situata sur terlango en Alasko probable malaperos pro la degelo de la glacioj, raportas BBC. Ĝi nombras tre malmulte da loĝantoj, sed tiu vilaĝo estas simbolo.

« Drasta ŝtormo trudis antaŭ du jaroj la loĝantojn evakui senprokraste. Hodiaŭ la inĝenieroj antaŭdiras ke Kivalina estos neloĝebla antaŭ fine de 2005. La historio de Kivalina ne estas ununura. La rekordoj de temperaturoj montras ke la regiono Arkto varmiĝas duoble pli rapide al la cetero de Usono. La glacia degelo malrapide levas la nivelon de oceanoj kaj pliigas erozion de marbordoj, postlasante tri inuitajn instalaĵojn fronte al ties tuja detruado, kaj almenaŭ ok pliaj fronte al serioza risko. »

http://www.slate.fr/monde/76108/rechauffement-record-groenland