neniammilitointerni.over-blog.com/bulgario-50a-sinsekva-tago-da-manifestacioj

En Bulgario, 50a sinsekva tago da manifestacioj hodiaŭ en Sofio por postuli demision de la registaro, nur tri monatojn post la pasinta balotado.

Ĝis nun, la ĉefministro Plamen Oresharski rifuzas cedi.

Sed pli ĝenerale, la miloj da manifestaciantoj plimulte devenante de mezklasoj postulas pli da moralo kaj travidebleco en politiko, konsiderata de iuj kiel koruptita kaj proksime de la mafio.

« Ostakfa »… en bulgaria lingvo signifas demision. Kaj tio estas la agitvorto de tiuj ĉiutagaj manifestacioj. Nur unu sola incidento okazis kun la polico pasintsemajne, krom tio la etoso estas kvieta. De Eŭropo, multaj estas tiuj, kiel Georgi, informadika inĝeniero, kiuj atendas subtenon.

« Ni ne elturniĝos solaj, ni bezonas ke Eŭropo helpu nin ĉar neniam politikisto kontraŭstariĝos kontraŭ mafio », li bedaŭras.

Bulgario estas la plej malriĉa lando el Eŭropa Unio, al kiu ĝi aliĝis en 2007.

La problemo estas ke post aliĝo al Unio, la reformoj malrapidiĝis, motivoj ne plu ekzistis, eksplikas Dimitar Markov el Centro por Studado de demokratio.

Li memorigas ke la nomumo de deputito je duba riĉeco ĉekape de la spionservoj estis la guto kiu plenigis la glason por parto el la loĝantaro jam incitita de la ampleksa koruptado.

26-jaraĝa, Iva venas ĉiutage manifestacii post sia labortago en grava taggazeto de la lando.

« Ni deziras vivi ĉi-tie, en tiu lando, tio estas nia revolucio. Tio vere donis al mi esperon », li diras.

Kaj eĉ post 50 tagoj, la manifestaciantoj ŝajnas deciditaj daŭrigi sian agadon por akiri demision de la registaro kaj ĉefe por ŝanĝi praktikojn iĝintaj kutimaj en « 24 jaroj da malfacila transiro de komunismo al demokratio kaj merkata ekonomio ».

http://www.rtbf.be/info/monde/detail_bulgarie-50eme-jour-consecutif-de-manifestations?id=8060321