neniammilitointerni.over-blog.com/kanado-la-dungitoj-de-hoteloj-estas-ja-homaj-esta%C4%B5oj

Partnere kun USW (United Steelworkers metallos).
La « metaliistoj » estas virinoj kaj viroj el ĉiaj originoj, laborantaj en ĉiuj ekonomiaj sektoroj kaj ĉiuj regionoj de Kanado, laborantaj en ĉiaj laborpostenoj.


40 dungitoj de la Hotelo Plaza en Toronto strikas de dek semajnoj rifuzante firme la postulojn de la direkcio pri salajra malaltiĝo je 28% kaj nuligo de ĉiuj liaj akiritaj avantaĝoj.

« Mi rifuzas esti minacitaj de tiuj bestoj » asertis la direktoro de la hotelo, Rehan Chaudary, en retpoŝtaĵo adresita al la mediaciisto nomumita de la provinca registaro por solvi la konflikton, menciante sian rifuzon de ĉia intrertraktado.

La senvalorigaj rimarkoj de S° Chaudary estas akompanataj de longa listo da cedoj petitaj de la dungitoj, ne nur pri salajroj kaj akiritaĵoj sed ankaŭ koncerne rajtojn kiel profito de sindikata reprezentanto en disciplinaj proceduroj.

« Tiu aĉa sinteno esprimas plenan mankon de respekto de la Hotelo Toronto Plaza rilate al siaj dungitoj kiuj akre laboras, kelkiuj de pli ol 20 jaroj en la hotelo » proklamas Mohamed Baksh, reprezentanto de USW.

En 2011, la salajruloj jam oferis akiritaĵojn inter kiuj parton el ilia antaŭzorgo, cele al plibonigado de la ekonomia situacio de la hotelo dum ties repreno fare de novaj proprietuloj.

Dankon sendi mesaĝon al tiu dunganto dirante al li ke vi subskribas la bojkoton ĝis la dungitoj revenos ĉe siaj laborpostenoj kiel homaj estaĵoj.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=1918