neniammilitointerni.over-blog.com/migrantoj-tridek-unu-afrikaj-migrantoj-dronas-provante-atingi-italion

Boato transportanta kvindek tri afrikajn migrantojn renversiĝis vendredon vespere marvaste de la libiaj marbordoj. Tridek unu el ili, inter kiuj naŭ virinoj, mortis dronitaj. Ili provis transiri Mediteraneon por atingi Italion, raportas dimanĉon 28an de junio la itala gazetaro.

Pli ol duono el la okupantoj de la boato enakviĝis kaj dronis, laŭ atestantoj de la dramo. Dudek du personoj estis savitaj de komerca ŝipo kiu preterpasis proksime. Ili estis kondukitaj al la itala insulo de Lampedusa. Tiuj postvivantoj, kiuj ŝajne devenas el Niĝerio, Gambio, Benino kaj Senegalo, rakontis ke sia boato renversiĝis post tri tagoj da marveturado.

Nur vendrede kaj sabate, la sukuristoj rekaptis en la maro 450 migrantojn kiuj provis tiel atingi Italion, profitante de la favoraj meteorologiaj kondiĉoj. Tiu alfluo pligravigis la streĉiĝojn en la detena centro de Lampedusa.

Dimanĉon matene, alia grupo de 92 migrantoj kies boato spertis malfacilaĵojn estis sukurita en la kanalo de Sicilio, marbrako inter Tunizio kaj Lampedusa.

De post 1999, pli ol du cent mil personoj alvenis en Lampedusa, insulo proksime de la Nord-Afrikaj marbordoj, kio faras de ĝi, kun la landlimo turka-greka, unu el la ĉefaj pasejoj de sendokumentaj migrantoj provante rifuĝi en Eŭropa Unio.

http://www.lepoint.fr/monde/noyade-de-31-migrants-au-large-de-l-ile-de-lampedusa-28-07-2013-1709165_24.php