neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88inio-%C4%89ina-provizanto-de-apple-laborigas-milojn-da-adoleskantoj

La NRO « China Labor Watch » publikigis ĉi-lundon raporton en kiu ĝi denuncas la laborkondiĉojn de ĉina provizanto de Apple kiu laborigas neplenaĝulojn.

www.chinalaborwatch.org/pdf/apple_s_unkept_promises.pdf

Nova skandalo por la usona multnacia firmao. Post Foxconn, kritikata ĉar ĝi maltraktas siajn dungitojn, nun tajvana sub-traktanto, la firmao Pegatron, estas akuzata ĉar ĝi laborigas neplenaĝulojn.

En la tri ĉinaj produkt-laborejoj de Petragon, la 70.000 dungitoj laŭ la raporto laboras po 66, 67 kaj 69 horojn semajne.

China Labor Watch mencias ke multaj laboristoj aĝas je malpli ol 18 jaroj, kelkaj eĉ estas dungitaj kiel staĝantoj.

Apple tamen asertas en ties retpaĝo ke ĝi postulas de siaj provizantoj maksmimuman labordaŭron po 60 horojn semajne kaj malpermesas dungadon de neplenaĝuloj en siaj produkt-linioj.

En komunikaĵo publikigita en ĝia retpaĝo, la usona giganto deklaras ke ĝi komencis enketon pri la asertoj de China Labor Watch, aldonante ke ĝi « eksciis pri tiuj akuzoj por la unua fojo »

« Ni estas fieraj pri la laboro kiun ni efektivigas kun niaj provizantoj por malkaŝi la problemojn kaj plibonigi la laborkondiĉojn de la laboristoj », aldonis la kalifornia multnacia firmao.

Por realigi ties raporton, la organizaĵo pri defendo de la laboristoj efektivigis pli ol 200 intervjuojn kun la salajruloj de Pegatron kaj sendis plurajn enketistojn en la tri koncernataj uzinoj. La sub-traktanta firmao Pegatron ŝajne estas la ĉefa kunmuntisto de iPhone low cost kiu nomiĝos iPhone 5C.

http://actualutte.com/un-fournisseur-chinois-dapple-ferait-travailler-des-milliers-dadolescents/