Grava sud-amerika vojo kunliganta Paragvajon al Bolivio estas blokita de indiana tribo kiu manifestacias kontraŭ rapida detruado de sia arbaro.
neniammilitointerni.over-blog.com/paragvajo-indiana-tribo-blokas-la-tut-amerikan-%C5%9Coseon-por-protesti-kontra%C5%AD-invado-de-sia-teritorio

Ajoreoj blokis la trans-ĉakan vojon, parton el la Tut-Amerika Ŝoseo, kaj promesis pluteni sian protest-movadon ĝis la invadantoj de ilia teritorio estos elpelitaj.

La Indianoj opozicias la kontraŭleĝan invadon fare de du paragvajaj farmistoj de teroj kiujn ili posedas laŭleĝe de 16 jaroj.

La farmistoj kaj ties laboristoj starigis barilojn por brutaro kaj malfermis larĝajn trakojn por la buldozoj asertante ke tiuj teroj partenas al ili. Ili estis protektataj de la polico por malhelpi ĉiajn provojn de Ajoreoj agadi.

Malgraŭ ke plejparte de la membroj de la tribo Ajoreo estas kontakteblaj, plu ekzistas kelkaj izolitaj grupoj kiuj vivas en la arbaro, en regiono kiu fariĝis ege danĝeraj por ili.

La Ajoreoj deklaris al Survival International (Internacia Postvivo): « Ni ne deziras fremdulojn sur nia teritorio – tio estas danĝera por ni kaj por niaj parencoj kiuj vivas izolite en la arbaro. Ni restos sur la vojo ĝis ĉiuj fremduloj forlasos nian teron ».

Stephen Corry, direktoro de Survival International, deklaris hodiaŭ : « La Ajoreoj ne detenas sian koleron antaŭ la fakto ke unu el la maloftaj partoj el ilia teritorio pri kiu ili posedas proprietan ateston estas nun invadita de fremduloj kun la kompliceco de la surloka polico.

Ŝajnas ke la paragvajaj aŭtoritatoj favorigas la riĉulojn kaj potenculojn kontraŭ parto de la loĝantaro, kiel la Ajeraoj, kiuj aspiras nur al paca vivo sur siaj propraj teroj.

http://www.survivalfrance.org/actu/9401