neniammilitointerni.over-blog.com/britio-16-kontra%C5%ADuloj-al-skistogaso-arestitaj

Dek ses kontraŭuloj al skistigaso estis arestitaj de la polico vendredon post du tagoj da manifestacioj ĉirkaŭ esplorejo en Balcome sude de Britio.

La firmao Cuadrilla devas konduki ekde sabato provojn cele al boradoj per hidraŭlika fendado, tekniko destinita al liberado de hidrokarbonoj juĝita kiel kontestebla kaj polua de la ekologiistoj.

Pluraj dekoj da manifestaciantoj, miksado de surlokanoj kaj aktivuloj inter kiuj eks-playmate kaj « profesia klaŭno », provis malhelpi la laboristojn ke ili eniru en la lokon kaj bloki la laborejon.

Cuadrilla indikis ke ĝi ricevis permeson rekomenci la boradojn laŭ strikte esplormaniero.

La sama firmao devis interrompi en 2011 siajn boradojn nord-oriente de Britio post konstato de terskuetoj. En decembro, la brita registaro donis permeson rekomenci la esplorboradojn sed fortigante ĝin per novaj kontroloj.

Pasintan vendredon, la brita ministro pri financoj, George Osborne, deklaris ke li deziris fari el Britio « la ĉeffirmao de la skistogasa revolucio ».

La kanceliero proponis tiucelen aranĝon de fiska reĝimo pri ekstraktado de skistigaso la « plej malmultekosta » en la mondo mallaltigante la impostan procenton sur parto el sia produktado de 60% (procento aplikata al petrolo kaj konvencia gaso) al 30%.

Freŝdata raporto de la Brita Instituto de Geologiaj Studaĵoj malkaŝis ke la resursoj en skistogaso norde de Britio estas duoble pli gravaj ol antaŭaj taksadoj pri la resursoj de la tuta lando.

http://www.goodplanet.info/Contenu/Depeche/Angleterre-16-opposants-au-gaz-de-schiste-arretes/(theme)/272