neniammilitointerni.over-blog.com/tunizio-novaj-stre%C4%89i%C4%9Doj-en-tunizo-post-la-funebra%C4%B5o-de-mohamed-brahmi

Homa tajdo plenplenigis la stratojn de Tunizo ĉi-sabaton 27an de junio. Dekoj da miloj da personoj asistis la funebraĵon de la opoziciulo Mohamed Brahmi, murdita ĵaŭdon. Li ripozas nun en la kvadrato de la martiroj apud Ŝokri Belaid, alia opoziciulo mortigita pasintan februaron. Post la entombigo, manifestaciantoj direktiĝis al la konstitucianta Asembleo por partopreni sid-manifestacion placo de Bardo. Alvokoj al partopreno trakuris la sociaj retoj.

La streĉiĝo ne haltis, dum la matena entombigo disvolviĝis en plej granda trankvilo, sed ankaŭ en emocio kaj kolero. La ĉerko de Mohamed Brahmi alvenis portata de militistoj, kaj ankaŭ parencoj.

Post longa plurkilometra procesio, ĉekape de la defilado, lia vidvino tenis lian portreton enmane, farante la « V » de la venko. « Ni defaligos tiun registaron Ennahda », ŝi konfidis.

Kvadrata de la martiroj

La deputito estis enterigita apenaŭ kelkajn metrojn for de Ŝukri Belaid, murdita samcirkonstance kelkajn monatojn pli antaŭe. Tiuj ambaŭ famuloj el la naciista maldekstro ripozas do en la kvadrato de la martiroj, en la tombejo Jellaz de Tunizo, kie miloj da personoj venis asisiti la funebron. En la tuta daŭro de la ceremonio, sloganoj kontraŭ-islamaj estis skandataj.

Finfine, tuj post la funebraĵo, kelkaj iris manifestacii antaŭ la konstitucianta Asembleo, petante ties malfondon. Tre rapide, la polico disigis ilin per plorigaj gasoj, oficiale por malhelpi koliziojn kun aliaj manifestaciantoj por-islamaj. Rezulto : perfortaj alfrontiĝoj okazis ĝis fine de posttagmezo.

Kvindeko da deputitoj daŭrigas sid-manifestacion antaŭ la asembleo, petante ties malfondon. Ili alvokas la manifestaciantojn kontraŭ-islamajn kunigi ilin, kaj eble alfrontiĝoj okazos denove.

http://www.rfi.fr/afrique/20130727-nouvelles-tensions-tunis-apres-inhumation-mohamed-brahmi