neniammilitointerni.over-blog.com/italio-nigra-ministrino-ricevas-%C4%B5etojn-de-bananoj

Fronte al tiu rasista ago, la unua nigra ĉefministrino el Itala historio rifuzis fali en la provokan kapt
ilon

La ministro pri migrado Cecile Kyenge, unua nigra ĉefministrino el Itala historio, estis celo de nova rasista ago, ricevante ĵetojn de bananoj dum mitingo, kio estigis sabaton indignon en la politika klaso kaj en la sociaj retejoj.

Ŝi jam plurfoje estis la celo de rasistaj insultoj. Ŝi esprimiĝis vendredon dum mitingo de la Demokratia Partio kiam neidentigata spektanto ĵetis al ŝi bananojn, maltrafante la tribunon. S-ino Kyenge, kiu rifuzas fali en provokan kaptilon, tuj reagis al tiu agreso kritikante « malŝparon de nutraĵo ».

Jam en julio, unu el la estroj de la « Norda Ligo », Roberto Calderoli, komparis S-inon Kyenge al orangutano. De post sia nomumo, S-ino Kyenge, devenanta de Demoktatia Respubliko Kongo, devis alfronti malamikecajn manifestadojn de Norda ligo, partio aliancita kun la « Popolo de Libereco » de Silvio Berlusconi, nun en opozicio.

La indignigitaj reagoj kaj subtenaj deklaracioj al la ministrino multobliĝis sabaton en tvitero.

« Alia hontinda kaj skandala gesto. Solidareco kun la ministro Kyenge. Nun, apartigu la stultulojn », skribis la eks-urbestro de Romo Gianni Alemanno. La ministro pri medio Andrea Orlando esprimis sian « tre viglan indignon pro tiu aĉa ago », dum la ministro pri agrikulturo Nunzia De Girolamo, opiniis ke S-ino Kyenge « montris ke fronte al stultaj kaj perfortaj agoj, la plej taŭga ilo estas kelkafoje ironio »

Multaj mesaĝoj petis de S-ino Kyenge ke ŝi daŭrigu sian lukton kontraŭ rasismo.

Antaŭ la bananĵeta incidento, membroj de la ekstremdekstra organizaĵo « Forza Nuova » deponis ĉe la mitingo pupojn homstaturajn kovritajn per artefarita sango. Ili intencis tiel protesti kontraŭ la kampanjo de S-ino Kyenge celante faciligi akiron de la itala nacieco por infanoj naskiĝintaj en Italio de eksterlandaj gepatroj. La movado Forza Nuova asertis ke ĝi tute ne rilatas kun la incidento de vendredo.

http://www.20minutes.fr/monde/1193291-20130727-italie-ministre-noire-essuit-jets-bananes