neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-perforta%C4%B5oj-mar%C4%9Dene-de-la-vizito-de-la-papo

Perfortaj alfrontiĝoj eksplodis lundon matene en Rio kie la papo Francisko inaŭguris sian viziton kadre de la « Monda Junulara Tago MJT » per intervjuo kun la brazila prezidentino Dilma Rusef.

Kiel anoncite, manifestacio okazis en la brazila ĉefurbo dum la alveno de la papo Francisko. La papa moŝto kiu ĵus interparolis kun la prezidentino Dilma Rusef en la registara sidejo, jam foriris por kunigi sian restadejon kiam kolizioj eksplodis antaŭ la konstruaĵo, la palaco Guanabara.

La policistoj devis uzadi plorigajn gasojn kaj akvokanonojn por disigi la homamason kiu skandis : « Tio utilas al nienio subpremi, tiu registaro defalos ». La manifestaciantoj koleris interalie kontraŭ vivokosto kaj koruptado, sed ankaŭ kontraŭ la publikaj elspezoj engaĝitaj en la aranĝoj de la 28a « Monda Junalara Tago », kies malferma meso celebrita de la ĉefepiskopo de Rio, Monsinjoro Orani Joao Tempesta, okazis sur la plaĝo de Kopacabana.

El la kolektiĝo rezultis 5 arestadoj. La papo ripozis la tutan mardon post sufiĉe moviĝanta alveno pri kiu ekspektis la Vatikano. La ĉirkaŭaĵo de la papo restas tamen trankvila pri lia sekureco, sciante ke Brazilo estas la lando kiu kalkulas la plejmulte da katolikoj en la mondo kaj ke « la manifestacioj ne estis direktitaj kontraŭ li ».

Tion dirite, la sekureca servo restis tre atenta kaj preferis aranĝi helikopteron por akompani la papon al lia rendevuo kun la surloka prezidentino.

Siaflanke, la aktivistoj ene de la grupo « Anonimuloj » ja antaŭvidas profiti la agitadon kiu ĉirkaŭas la alvenon de la papo por emfazi siajn kaŭzojn. Ili de nun anoncas aliajn kolektiĝojn en Rio kaj ne elektis ajnan lokon por tio. Ili fakte antaŭvidas manifestacii ne malproksime de la plaĝo de Kopakabana kie la MJT okazos ĵaŭdon kaj vendredon ĉeeste de la papo.

http://www.linfo.re/011-Monde/524505-Violences-a-Rio-en-marge-de-la-visite-du-pape