neniammilitointerni.over-blog.com/venezuelo-mina-projekto-ka%C5%ADzas-viglan-zorgon-%C4%89e-la-indianoj

Indiana delegacio jekuana kaj sanema iris en la venezuela ĉefurbo por esprimi zorgon fronte al la ruinigaj efikoj de la mina ekspluatado sur iliaj teroj.

La oresploristoj invadas la indianan teritorion el la suda Venezuelo de multaj jaroj, poluante la riverojn kaj detruante la arbarojn.

La organizaĵo jekuana kuijani deklaris : “ La tero estas fundamenta por la Indianoj jekuana kaj sanema ; nia kulturo naskiĝis sur nia tero, ni edukas niajn gefilojn ĉi-tie … nia teritorio garantias nian nutraĵsekurecon, tiun de niaj gefiloj kaj de la estontaj generacioj ».

La Indianoj petas tujan kaj plenan haltigon de la ekspluatado de oro, diamanto kaj de ĉiuj aliaj minaĵoj en la baseno Rio Caura, kiu estas biodiverseca rifuĝejo por la Yekuana kaj Sanema same kiel por la tuta venezuela nacio.

Pasintan marton, COIAM, federacio de indiĝenaj organizaĵoj, esprimis sian profundan maltrankvilon fronte al la registara projekto celante permesi la CITIC, ĉina minkompanio, prospekti ĉe « Orenoka minarko » en la Ŝtatoj Amazonas kaj Bolivar.

CITIC intencas instali kvin minajn instalaĵojn en la regionoj loĝataj de malsamaj indianaj grupoj, inter kiuj la Okamoj kiuj vivas kore de la teritorio yanomami.

En sia komunikaĵo, la COIAM esprimas la « profundan maltrankvilon » de la Indianoj kaj ilia « rifuzo » pri mina projekto kiu havos detruantajn socio-mediajn konsekvencojn kaj « kontraŭaj al ilia vivkoncepto fundamenta por ilia kolektiva postvivo. ». Ĝi petas de la registaro ke ĝi rekonsideru kiel eble plej rapide sian minan projekton kaj sian indiĝenan politikon.

La COIAM asertas ke ekzistas neniu antaŭa kaj informa konsultado de la indiĝenaj popoloj, kio malobservas la Venezuelan konstitucion kaj la internacian leĝaron rilate al la rajtoj de la aŭtoktonaj popoloj.

http://www.survivalfrance.org/actu/938