neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-fuku%C5%9Dimo-2.000-laboristoj-submetataj-al-tiroida-kancero

La malkaŝo faros gravan efikon. La kompanio Tokyo Electric Power (Tepco) anoncis, vendredon 19an de julio, ke preskaŭ 2.000 laboristoj de la akcidentita centralo Fukuŝimo prezentas kreskantan riskon de tiroida kancero, t.e 10% el la personoj kiuj laboris sur la ejo.

La japana operatoro efektivigis sanitarajn ekzamenojn por 19.592 el siaj laboristoj – 3.290 dungitoj de la firmao kaj 16.302 dungitoj de sub-traktantaj entreprenoj.

Rezultato : 1.973 laboristoj havis tiroidoj submetitaj al kumulitaj dozoj de radiadoj superaj al 100 milisivertoj. Nivelo super kio kreskinta risko de kancero estis demonstrita de epidemiologiaj studaĵoj - la normala dozo ricevita de la organismo estas po 1 milisivertoj jare.

DEK FOJOJ PLI DA PERSONOJ KONCERNATAJ

Ĝis nun, nur 522 laboristoj vidis siajn radiadajn dozojn transdonitaj al Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). En februaro, MOS tiam konkludis ke 178 laboristoj prezentis kreskintan riskon da kancero. Sed la ministerio pri sano transmetis sian dubojn pri la kriterioj elektitaj por tiuj unuaj taksadoj, kaj petis Tepco ke ĝi reviziu sian metodon pri taksado de la submetiĝa nivelo al radiadoj.

Kiel tiu taksado estis realigita? « La kancero de la tiroido estas ĉefe disvolvita post interna infektado per iodo 131, t.e post inhalado aŭ engluto de tiu radionukleido » eksplikas Alain Rannou, spertulo ĉe Instituto de Radioprotektado kaj Nuklea Sekureco (IRNS).

La mezuroj de dozimetroj - instrumentoj kiuj mezuras la submetadon al eksteraj radiadoj – ne sufiĉas. « Necesas realigi mezurojn antroporadiometrikajn, kiuj detektas la radiadojn de la organo celumita, aŭ procedi urinesplorojn por scii pri la kvanto de iodo 131 sekretita de la urino”, daŭrigas la spertulo.

Restas unu malfacilaĵo : la duon-vivo de iodo 131, t.e la tempo bezonata por ke duono el la atomoj diseriĝas nature, estas je ok tagoj. « Necesas taksi je kiu momento ĉiu laboristo troviĝis en infektada areo. Por kalkuli, dank’al la mezuroj, kiun kvanton da iodo 131 li vere enkorpiĝis », aldonas Alain Rannou.

MALOBSERVADOJ DE REGLAMENTOJ PRI SANO KAJ SEKURECO

Fine de junio, testoj estis realigitaj pri 174.000 personoj loĝantaj en la distrikto Fukuŝimo, kiu nombras preskaŭ du milionojn da loĝantoj, konkludis ke 12 neplenaĝuloj suferis pri kancero de la tifoido, 15 aliaj kazoj estante suspektindaj.

« La aŭtoritatoj ne evidentigis senduban sanitaran efikon de la katastrofo, avertas Alain Rannou. La sciencistaj datenoj ne ebligas establi diferencon kun la spontanea risko disvolvi kanceron en la ĝenerala loĝantaro. »

Malgraŭ ĉio, la operacoj de malinfektado de la centralo detruita de la tertremo kaj la cunamo de la 11an de marto 2011, estas regule makulitaj per malkovrado pri kontraŭleĝaj laborkondiĉoj kaj malobservadoj de la reglamentoj pri sano kaj sekureco de la 3.000 « likvidatoroj » kiuj laboras nokte kaj tage alterne sur la loko.

Pasintan decembron, la taggazeto quotidien Asahi Shimbun aparte notis ke la firmao pri konstruado Build-Up petis de deko da laboristoj ke ili kovras per plumbo iliajn mezurilojn kiam ili revenas de la plej radioaktivaj areoj el la akcidentita centralo en la celo sub-deklari ilian submetadon kaj permesi la firmaon plu labori sur la loko.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/07/19/fukushima-2-000-travailleurs-presentent-un-risque-accru-de-cancer-de-la-thyroide_3450216_3244.html