neniammilitointerni.over-blog.com/preview/06aad0cd449fe4f877bbfae1295c11c4dadde882

Laŭ raporto publikigita de sud-korea agronomia instituto, la nombro de kazoj de medi-infektado pere de malpermesitaj genetike modifitaj organismoj rapide krekas. La lokaj ekosistemoj estas minacitaj.

Raporto pri medi-infektado pere de Genetike Modifitaj Organismoj (GMO) malpermesitaj por kulturo sed permesitaj por importado, ĵus estis publikigita de la Nacia Sud-korea instituto pri mediesploroj.

26 provpecoj el kvar gravaj kultivoj (maizo, sojfabo, kotono kaj kolzo) estis kolektitaj en 2012, en naturaj areoj uzitaj por ties transportoj.

GMO estis retrovitaj en 42 el tiuj provpecoj, devenante de 19 malsamaj regionoj.

Tiu nombro forte kreskas : en 2009, la GMO estas detektitaj en nur ok areoj, poste dek en 2010 kaj 2011. Finfine, do, ĝis 19 en 2012. La nombro da municipoj kiuj spertis almenaŭ unu kazon da infektado pasis de 8 en 2009 al 22 en 2012.

La infektado sin faras ĉefe per akcidenta dissemiĝo, dum la transporto aŭ stokado, aŭ eĉ sur la lokoj de transformado aŭ uzado.

La raporto emfazas ke multaj zorgodonaj informoj ekzistas kiuj pensigas ke GMO profunde modifas la naturan ekosistemon.

La mikroba kunmetado de grundoj estas difektiĝanta, kaj la herbovoraj artropodoj malaperas, atakataj de pesticidoj produktataj de GMO (eĉ se ili ne estas de tio la origina celo).

Konsekvenco : parto el la manĝoĉeno estas detruita, malekvilibrigante la tutan ekosistemon.

Ne parolante pri la infektado de la naturaj specioj fare de GMO-genoj, kiu nete rapidigas la fenomenon.

En Meksiko, Svisando, Usono… kvazaŭ ĉie, GMO dissemiĝas en la medio, malrapide, sed tutcerte.

Sed ni kvietiĝu, niaj plej bonaj esploristoj asertas al ni ke la GMO estas tute sendanĝeraj, por sano kaj medio… La samuloj kiuj matematike demonstras al ni ke… la medi-infektado ne eblas? Problemo...

http://www.lesmotsontunsens.com/en-coree-du-sud-les-ogm-contaminent-l-environnement-14433