neniammilitointerni.over-blog.com/barato-ni-subtenu-la-malsatstrikantojn-ni-akiru-la-liberigadon-de-la-157-laboristoj-maljuste-enkarcerigitaj

Por la laboristoj de la uzino Maruti Suzuki en Barato, la 18a de julio markas nedeziratan datrevenon, plenplenan de evidenta kontraŭ-sindikatismo en la nomo de la polico kaj de la surlokaj aŭtoritatoj. Malstastriko estas antaŭvidita por provi ĉesigon de la represio.

Dum la perfortaĵoj pasintan 18an de julio, direktoro de la uzino Manesar de Maruti Suzuki India Limited (MSIL) mortis.

157 laboristoj estas enkarcerigitaj de tiu dato sen profiti pri kaŭcia liberigo.

Senkaŭcia arestmandato estis ordonita kontraŭ 66 aliaj. Entute, 2.300 laboristoj perdis sian laborpostenojn, kaj de unu jaro miloj da familioj troviĝas en senespera ekonomia kaj afektiva situacio.

La 23an de junio, la ĝenerala asembleo de la sindikato de la laboristoj de Maruti Suzuki (MSWU) decidis, post unu jaro da daŭra batalo kaj solidarecaj agadoj, protesti kontraŭ la maljusteco de tiu persekutado kaŭze de esprimo de la legitimaj rajtoj de ties membroj. Estis decidite malsatstriko pri du punktoj:

1/ Liberigado de la laboristoj kaj aktivuloj arestitaj (147 ĉe la malliberejo Gurgaon, 10 ĉe la malliberejo Kaithal)

2/ Reintegriĝo de ĉiuj laboristoj maldungitaj de la tri uzinoj Maruti Suzuki Manesar (546 plentempaj kaj 1800 parttempaj), Suzuki Powertrain (tri depost la striko en 2011 kies prezidento de la sindikato SPIEU) kaj Suzuki Motorcycles (du laboristoj inter kiuj la ĝenerala sekretario, maldungitaj la 11an de junio 2013)

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=1906