neniammilitointerni.over-blog.com/argentino-mobilizado-kontra%C5%AD-skistogaso

http://www.youtube.com/watch?v=L1KqhZeCkpw

Mapuĉaj indianoj okupis mardon du petrolŝaktojn en la mino Vaca Muerta, en Argentina Patagonio, por protesti kontraŭ subskribo de kontrakto inter la surloka petrolkompanio YPF kaj la usona Chevron.

« YPF alportas ĉi-tien la plej aĉan firmaon en la mondo, kia estas Chevron », deklaris sur la kabla televidkanalo Todo Noticias Lefxaru Nahuel, gvidanto de la Mapuĉa konfederacio de Neuquenn, el la okupata loko, situata en tiu provinco sud-okcidente de la lando.

« Nia lukto celumas ĉefe hidraŭlikan fendadon (ekstrakt-metodo de skisto-gaso kaj -petrolo, el kio Vaca Muerta abundegas), kiu poluadas, sed ankaŭ kontraŭ Chevron. Nia celo estas malpermesi la eniron de Chevron sur la Mapuĉajn terojn », aldonis S° Nahuel.

Tiu « paca okupado » plenumita de cento da personoj trudis interrompi la produktadon de tiuj ambaŭ ŝaktoj.

Situata 1.100 kilometrojn sud-okcidente de Bonaero, la areo Vaca Muerta estas unu el la plej gravaj rezervoj en la mondo de skisto-gaso kaj -petrolo.

La antaŭ-akordoj inter YPF kaj Chevron antaŭvidas komencan investon de 1,5 miliardo da dolaroj, por fina sumo de 15 miliardoj en la celo ekspluati tiujn rezervojn.

Argentino esperas fariĝi eksportanto de hidrokarbonoj post atingo de krozreĝima ekspluatado, antaŭ la fino de tiu jardeko.

Hidraŭlika fendado postulas konsumadon de tre ampleksaj kvantoj da akvo, al kio estas aldonita multaj kemiaj komponantoj.

Paralele, la politika maldekstra organizaĵo Quebracho realigis marŝadon ĝis la sidejo de YPF, en Bonaero, kontraŭ la interkonsento kun Chevron, kies subskribo estis atendita en la venontaj horoj.

http://www.lefigaro.fr/flash-eco/2013/07/17/97002-20130717FILWWW00164-gaz-de-schiste-mobilisation-en-argentine.php