neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-centjaraj-arboj-dehakitaj-por-la-vizito-de-la-papo

La Brazilaj aŭtoritatoj kvalitigis la sintenon de la Klerika estraro kiel krima post dehakado de pli ol 300 centjaraj arboj en nacia parko tiamaniere ke la pilgrimantoj povu celebri la meson dum la vizito de la papo en Rio de Ĵanejro, antaŭvidita finmonate.

La organizantoj de la evento, kiu okazos en la diocezo de Sao Sebastiao de Itaipu, en la urbo Niterói, asertis ke dehakado de parto el la tropika arbaro estis necese por akcepti ĉirkaŭ 800 pilgrimantojn.

Entute, 334 centjaraj arboj, situataj rande de la nacia parko Serra da Tiririca kaj sur teroj apartenantaj al Kleriko, estis dehakitaj.

Laŭ la vicurbestro de Niterói, Axel Grael, la Kleriko ne akiris permeson senarbigi tiujn terojn. « Tio estas bedaŭrinda sinteno. Evento kiu koncernas junulojn devus esti eduka kaj montri engaĝiĝon por medio kaj estonteco ». Sama eĥo aŭdiĝas en la Instituto por medio kie Andre Ilha deklaras : « Tiu senarbigado estas krima ago » kaj konfirmas ke tiu detruado neniam estis permesita.

« La detruita areo utilis kiel apartiga zono de la parko Tiririca. Ni neniam permesus tiujn dehakadojn. Temas pri parto el la tropika arbaro de Atlantiko kiu estas malaperiĝanta. Ni intencas persekuti ilin antaŭ justico. »

Fronte al la kritikoj, la diocezo proponis replanti arbojn, sed la malbonaĵo estas farita.

Tio ne estas la unua fojo ke la organizantoj de la Monda Junulara Tago estas kritikataj pro ties malestimo por medio.

Antaŭ kelkaj tagoj, petskribo cirkulis por eviti forigon de 11 kokosarboj situataj rande de la plaĝo Leme, kie la papo celebros meson.

La permeso estis konsentita, sed post indignokrioj, la urbestro de Rio, Eduardo Paes, rezignis.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/2765/Environnement/article/detail/1669184/2013/07/15/Des-arbres-centenaires-d-Amazonie-rases-pour-la-visite-du-pape.dhtml