neniammilitointerni.over-blog.com/islando-stre%C4%89o-%C4%89irka%C5%AD-kargo-de-balenviando

Rejkjaviko – Islanda balenviando origine destinita al japana merkato sed blokita en la haveno de Hamburgo en Germanio estis vendredon denove survoje al Islando, estigante indignon de la registaro, raportis la islandaj komunikiloj.

« Ĝi estas survoje al Roterdamo kie la transportisto Samskip akceptis reporti ĝin en Islandon », indikis la publika televidkanalo RUV.

« La transportistoj de varoj inter Islando kaj Japanio tute respektas la internaciajn leĝojn », indignis ĉe RUV la ministerio pri eksterlandaj aferoj post ekscio ke ses konteneroj de balenviando estis elŝipigitaj en Germanio ĵaŭdon.

« La havenoj en kiuj la balenviando estas transportita rifuzis tiujn produktaĵojn », eksplikis ĵaŭdon porparolanto de la transportisto Samskip, Anna Gudny Aradottir, al la retgazeto Morgunbladid.

« La germanoj arestis ĝin en Hamburgo kaj petas malpermeson en la aliaj germanaj havenoj, estas do malfacile transporti ĝin ĝis Azio. », ŝi konstatis.

Laŭ RUV, Samskip, kies sidejo estas en Nederlando, decidis ne plu transporti balenviandon. En Islando, la sezono de la tre kontestita balenĉasado rekomencis mezjunion.

La insulo estas, kun Norvegio, la sola lando kiu rifuzas moratorion de la Internacia balenkomisiono pri la balenĉasado kun komercaj celoj.

Japanio, ĝia sola merkato, ankaŭ ĉasas balenojn, kun sciencaj celoj, laŭ la registaro. Tamen, la viando de tiuj balenoj alvenas sur la vendotabloj, kaj Aŭstralio atakis Tokio-n antaŭ la Internacia Justica Kortumo de Hago.

http://www.20minutes.fr/planete/1188129-20130712-tension-islande-autour-cargaison-viande-baleine