neniammilitointerni.over-blog.com/usono-ondo-da-indigno-post-la-senkulpigo-de-zimmerman

http://www.youtube.com/watch?v=Y7v5g3OEzKw

Miloj da personoj manifestaciis hieraŭ en la tuta lando interalie en Novjorko por denunci la verdikton.

Barack Obama petis kvietecon. Trayvon Martin, juna nigrulo 17-jaraĝa estis mortigita en februaro 2012 de George Zimmerman. La gardisto pledis legitiman defendon kaj estis senkulpigita de popola ĵurio.

La afero estigas konsiderindan emocion en Usono aparte en la nigra komunumo kiu opinias ke la adoleskanto estis viktimo de aspektdelikto.

« Mi estis infano, mi estis nigra infano kiu kreskis en Novjorko. Kaj mi sentis ke mi devis eliri el mia domo hodiaŭ, motivi la najbarojn, kuraĝigi ĉiujn por veni, elmontri ĉeeston, pruvon de rezistado kaj kelkaj elementoj el nia malkontenteco », lanĉas tiu virino.

« Se la knabo murdita estus blanka, kaj la murdisto nigra, ĉu li estus senkulpigita? Tute ne. Li estus malliberigita ĝismorte kaj eĉ pli longe por 150 aŭ 200 jaroj. Mi opinias ke tio estas maljusteco », denuncas tiu viro.

Blanka hispandeveno, George Zimmerman asertas ke li estis agresita de la adoleskanto. Liaj kontraŭdirantoj opinias male ke li rigardis Trayvon kiel krimulo nur ĉar li estis nigra.

Senkulpigita, Zimmerman tamen riskas civilajn persekutadojn kaj proceduro federalnivele. La justica departemento sciigis ke pri tio ĝi pripensas.

http://fr.euronews.com/2013/07/15/vague-d-indignation-aux-etats-unis-apres-l-acquittement-de-zimmerman/