neniammilitointerni.over-blog.com/barato-patentigo-de-la-vivantaro-monsanto-rifuzita

Monsanto ĵus spertis gravan malvenkon en Barato. La usona firmao pri semoj celis akiron de patento koncerne procedo ebligante laŭ ĝi « plibonigi la rezistadon al streĉo en la plantoj ». Tiel, sojfabo, maizo, rizo, kotono, tritiko… estus kapablaj rezisti sekecon, inundojn kaj eĉ kreski en salaj grundoj.

Sed la peto de Monsanto ĵus estis rifuzitaj de la Apelacia komisiono pri patentoj en Barato.

« Tiu teknologio estas nur eltrovo de nova karaktero pri konata substanco kaj ne invento laŭ la artikolo 3(d) de la Barata leĝo pri patentoj », deklaris la Komisiono la 5an de julio.

Pro tiu decido, la usona multnacia firmao perdas gigantan merkaton. Se tiu patento estus atribuita, Monsanto profitus de ekskluzivaj patentrajtoj por ĉiuj semoj vendataj en Barato kiuj uzadas ĝian teknologion.

Jam 1.500 patentoj pri plantoj rezistantaj al klimato

« Tu decido havos profundajn konsekvencojn favore al la Barata biodiverseco, rajtoj de terkultivistoj kaj nutrada sekureco », ĝojis Vandana Ŝiva, fondinto de Navdanja, barata asocio por konservado de biodiverseco kaj protektado de la terkultivistaj rajtoj.

Ŝi memorigas ke la genetikaj karakterizoj postulitaj de Monsanto estis tradicie selektitaj de la kamparanoj.

« La firmaoj pri semoj kiel Monsanto ŝtelas la kamparanojn de iliaj sciaĵoj kaj patentas ilin, ŝi aldonas. Ni devas protekti nian liberecon pri semoj ».

Laŭ raporto publikigita de ŝia organizaĵo, 1500 patentoj jam estis deponitaj de semfirmaoj pri plantoj rezistantaj al klimato.

En komunikaĵo, Monsanto deklaris ke « la patentoj estas esencaj por la sekvado de investoj. La klopodoj pri esplorado kaj disvolviĝo necesigas pli ol jardeko por esti disvolvita kaj la patenta protektado estas nemalhavebla. » La multnacia firmao studas nun eblan apelacion kun siaj konsilantoj.

« Ankaŭ ni estos pretaj interveni en la okazo kiam Monsanto procesas la aferon antaŭ la Ĉefkortumo », reagis Vandana Ŝiva.

Ankaŭ en Usono, ŝajnas ke la koncepto pri patentigo de la vivantaro estis trafita. Freŝdata decido de la Usona ĉefkortumo stipulas ke « sekvenco DNA nature produktita estas produkto el la naturo kaj ne estas elektebla al patentigo », rememoras la asocio Inf’Ogm. Du decidoj kiuj estos gravaj en la historio de la intelekta proprieto.

http://www.bastamag.net/article3190.html