neniammilitointerni.over-blog.com/malala-festas-sian-16-jari%C4%9Don-%C4%89e-unui%C4%9Dintaj-nacioj

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=UrasFcGqM_s

Malala Yusafzaj, la pakistana adoleskantino elsaviĝinta el atenco de talibanoj, festis vendredon sian 16an datrevenon. Kaj ŝi festis ĝin ĉe Unuiĝintaj Nacioj, eldirante emociplenan paroladon elvokante « edukadon por ĉiuj infanoj ».

En oktobro 2012, Malala, aktivulo pri rajto de knabinoj al lernejo, estis trafita de kuglo en la kapon dum atako de lernej-aŭtobuso kiu transportis ŝin.

La talibanoj « opiniis ke kuglo povus silentigi nin, sed ili fiaskis », lanĉis la junulino per firma voĉo, antaŭ ol aldoni : « kaj el la silento eliĝis miloj da voĉoj ».

Ŝi estis longe aplaŭdita de moŝtularo, inter kiu la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon.

« Hodiaŭ ne estas la tago de Malala, tio estas la tago de ĉiuj virinoj, ĉiuj knaboj kaj knabinoj kiuj levis la voĉon por defendi siajn rajtojn », ankaŭ lanĉis Malala, kapo kovrita per rozkolora ŝalo.

La adoleskantino iĝinta ikono de la rezistanco kontraŭ la talibanoj eldiris sian unuan elparoladon publike post sia eliro en februaro el la brita malsanulejo kie ŝi estis flegita.

http://www.europe1.fr/International/Malala-fete-ses-16-ans-a-l-ONU-1582439/