neniammilitointerni.over-blog.com/sud-koreio-%C2%AB-oran%C4%9Da-agento-%C2%BB-en-vjetnamio-monsanto-kondamnita

La sud-koreia justico pravigis, vendredon 12an de junio, 39 veteranojn asertante ke ili malsaniĝis pro « oranĝa agento », senfoliigilo uzita de la Usonanoj dum la milito en Vjetnamio (1954-1975).

La kortumo juĝas kiel pruvita la epidemiologian interrilaton inter tiu herbicido kaj la haŭtaj malsanoj suferigitaj de tiuj eks-militistoj kiuj batalis kun la usonanoj kontraŭ la Vietkong. Ĝi ordonis al Monsanto kaj Dow Chemicals, produktantoj de la « oranĝa agento » pagi entute 466 milionojn da wons (ĉirkaŭ 315.000 eŭroj), monkompensoj kiujn ili sendube neniam ricevos.

6.000 veteranoj entute procesis individue kontraŭ la usonaj firmaoj, postulante ekvivalenton al 3,4 miliardoj da eŭroj pro financaj damaĝoj.

Dow Chemicals tuj eksciis ke ĝi kontestas la konkludojn de la sud-korea justico kaj alvokis antaŭajn decidojn en Usono. La sud-korea Ĉefkortumo, tamen malkonfirmis apelacian decidon kiuj malfermus rajton al miloj da pliaj veteranoj.

TRI MILIONOJ DA SUBMETITAJ VJETNAMOJ

Inter 1961 kaj 1971, Monsanto produktas « oranĝan agenton », konstituita el herbicido 2,4,5-T, kies danĝero estas vaste konata post la eksplodo de la uzino de Nitro en 1949 (Okcidenta Virginio).

Tiu senfoliigilo estos masive verŝita de la usona aviado super la vjetnamaj arbaroj dum la milito.

La konsekvencoj estas plu senteblaj hodiaŭ, kun multaj kanceroj kaj denaskaj misformaĵoj en Vjetnamio, kaj ankaŭ diversaj sekvaĵoj ĉe multaj usonaj eks-batalantoj.

En la 70aj jaroj, veteranoj de Vjetnamio komencas Class Action (kolektiva agado) kontraŭ la produktistoj de la oranĝa agento. Monsanto retroviĝas, apud ses aliaj firmaoj, ĉefa akuzito en proceso pri kompenso pro venenado. En 1987, la sep produktistoj de oranĝa agento estas kondamnita pagi 180 milionojn da dolaroj al fonduso por kompenso favore al usonaj soldatoj.

Dum la proceso, Monsanto prezentos sciencistajn studaĵojn demonstrantajn foreston de ligiloj inter submetado al dioksino kaj la multaj kanceroj pri kiuj suferis la veteranoj, por nuligi ilian agadon. Estos demonstrite komence de la 1990aj jaroj ke tiuj studaĵoj bazitaj sur la konsekvencoj de la eksplodo de la uzino de Nitro en 1949 estis malĝustaj.

Tiu scienca fraŭdo estos konfirmata de la National Research Council, kiu konstatas ke la studaĵoj de Monsanto « suferis pri klasifikaj eraroj inter la personoj submetitaj kaj nesubmetitaj al dioksino, kaj ke ili estis malĝustaj en la celo akiri la deziritan efikon ». La afero estos raportita en 1990 de Greenpeace kaj la esploristo Joe Thornton en raporto nomita Science for Sale.

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2013/07/12/agent-orange-au-vietnam-monsanto-condamne_3446967_3216.html