neniammilitointerni.over-blog.com/libano-mondelez-anoncas-tujan-fermadon-de-uzino%E2%80%A6-sub-%C4%89eesto-de-armitaj-viroj

La 17an de majo, pli ol 100 laboristoj dungitaj ĉe Mondelez en Bejruto eksciis pri fermo de sia uzino kaj ke ili ĉiuj senlaboriĝos.

La produkto estos translokita en Egiption, kie la produktokostoj estas malpli altaj, kaj kie pasintjare, la firmao maldungis kvin sindikatgvidantojn de Aleksandrio kaj detruis la sindikaton.

La sindikato de Cadbury Adams, kiu de monatoj petis klarigojn pri la stokoj nenormale malaltaj kaj pri la malforta produktonivelo, ricevis kiel solan respondon ke ĉio estas en ordo kaj ke nenio staras por timi.

La 17an de majo, la laboristoj estis kunvokitaj ĉe la la kafejo de la uzino kaj, ĉeeste de armitaj viroj, estis informitaj ke la uzino fermos kaj ke ili ricevos sian lastan salajron la 19an de junio.

La direkcio insistis por konvinki la sindikatajn gvidantojn ke varbado de armitaj viroj estas kutima praktiko kiam la fermado de uzino estas anoncita!

La ordinaraj telefonlinioj kaj interreto estis tuj malŝaltitaj. La komercaj lokoj de Mondelez, situataj en la industria areo estis tuj translokitaj aliloken. Krome, la sindikato eksciis ke la novaj komercaj lokoj estis jam ludonitaj de la firmao ses monatojn antaŭe.

La sindikato ne sukcesis akiri monkompensojn pro maldungo kaj la firmao rezignis pri sia unua promeso plu pagi la medicinan asekuron por la jarcetero, kaj tuj monkompensi la laboristojn por la periodo de leĝa antaŭavizo, prefere ol inkludi tiun monkompenson en eventualan postan ĝeneralan akordon, celante helpi la laboristojn respekti siajn ĉiutagajn financajn engaĝiĝojn.

La sindikato estas konvinkita ke la firmao provas fleksi la laboristojn deprenante iliajn vivrimedojn, kaj petis intervenon de la ministerio de la Laboro koncerne la malakordoj pri la monkompensoj.

Ne hezitu, sendu mesaĝon al Mondelez por protesti kontraŭ tiujn krudajn kaj arbitrajn metodojn kaj postuli traktadon kun la sindikatoj pri la monkompensoj pro maldungo .

http://cms.iuf.org/?q=fr/node/2593