neniammilitointerni.over-blog.com/monda-malsato-ne-gmo-ne-ankora%C5%AD-estas-solvo

La World Food Prize Foundation (Monda Premio pri nutrado), fondita de la usona aferisto John Ruan ĵus aljuĝis sian jaran premion al tri sciencistoj specialistoj de GMO inter kiuj du laboras por la multnaciaj entreprenoj pri agronutraĵoj Monsanto kaj Syngenta. Fronte al la premgrupoj pli kaj pli potencaj de agrikulturaj bioteknologioj, necesas rememorigi… ke GMO ne kapablas solvi la malsatdemando, kiu estas antaŭ ĉio politika defio.

GMO troviĝas kore de multaj polemikoj. La plej freŝdata estas la studaĵo kondukita de la profesoro Seralino pri la efiko sur la sano de la konsumado de maizo Monsanto NK603.

neniammilitointerni.over-blog.com/article-gmo-oni-devas-analizi-isfunde-la-studa-ojn-de-monsanto-sammaniere-kiel-la-miajn-111628905.html

La subtenantoj de GMO substrekas ilian kapablecon rilate al lukto kontraŭ la detruantaj bestoj, rezistado kontraŭ herbicidoj, sekeco, plibonigo de asimilado de la elementoj (fosforo, azoto) aŭ plibonigo de la nutra valoro de la produktaĵo.

La opoziciantoj al GMO insistas pri la mediaj kaj sanaj riskoj (ekzemple kreskanta uzado de pesticidoj) kiujn tiuj organismoj povas tiel okazigi, kaj ankaŭ pri la demando pri alproprigo de la vivantaĵoj fare de privataj interesoj (ekzemploj la semkomercistoj kiel Monsanto)

El vidpunkto de la monda malsato, ĉu la GMO povas konstitui solvon ?

Sciante ke la malsato estas ĉefe demando pri divido de riĉaĵoj, malfacilaĵo por aliri nutradon de signifa proporcio de la monda loĝantaro pro sia malriĉeco, kaj ke grava parto de la sub-nutrata loĝantaro vivas de agrikulturo, ni povas diri :

Tute malverŝajnas ke GMO povu konstitui solvon por la loĝantaro kiu vivas per agrikulturo kaj kiu suferas pri malsato. Fakte, GMO estas haveblaj nur per aĉetoj de semoj en la merkato, kiu necesigas financajn rimedojn kiujn ne havas la koncernata loĝantaro. Kaj ili estas ege pli multekostaj ol la tradiciaj semoj. Ekzemple la kotonsemoj GMO kostis po 41€ la sako en Burkino komence de 2012 kontraŭ po 1,2€ por la tradiciaj semoj.
Plie, plejparte el la semoj GMO estas uzeblaj nur dum unu sezono (la semoj eventuale elprenitaj el la produktado de GMO ne havas ĝenerale la karakterizojn de la semoj origine aĉetitaj – en mala okazo la produktisto devus pagi akcizon tial ke la GMO estas objekto de celkonformaj patentoj fare de la privataj firmaoj). La uzada kosto de GMO atingas do neelpageblan prezon por la plej malriĉaj terkultivistoj.
La eventuala ĝeneraligado de la uzado de GMO fare de la aĉetkapablaj produktistoj povas konduki al malaltiĝo de la manĝaĵoprezoj. La plej malriĉaj produktistoj pli malfacile vendos siajn produktaĵojn je deca prezo kaj siaj enspezoj malgrandiĝos, plu enigante ilin en malriĉecon, aŭ instigante ilin eliri el agrikulturo.
Por la personoj suferantaj pri malsato kaj kiuj ne vivas per agrikulturo, la malpliiĝo de la prezoj estigitaj de la eventuala ĝeneraligado de GMO havus pozitivan efikon pri ilia reala enspezo (aĉetpovo), sed en la risko de negativaj efikoj sur ilia sano.
Ŝajnas konsekvence ke uzado de GMO ne estas solvo kontraŭ malsato, tute male!

http://www.reporterre.net/spip.php?article4466