neniammilitointerni.over-blog.com/peruo-manifestacio-kontra%C5%AD-universitata-reformo

La perua polico uzis pasintan ĵaŭdon plorigajn gasojn kontraŭ pluraj centoj da studentoj kaj funkciuloj kiuj manifestaciis en Limo kontraŭ projekto de reformo de la universitatoj kaj publika funkcio.

La protestantoj juĝas tiun reformon, prezentatan kiel ilon por kvalita plibonigado de la publikaj servoj, kondukus al maldungo de miloj da laborpostenoj kaj kompromitus aŭtonomecon de la universitatoj de la latin-amerika lando.

Interpuŝadoj eksplodis inter manifestaciantoj kaj la kontraŭ-batala polico proksime de la prezidenta palaco. Pluraj vunditoj estis menciitaj en Limo kaj provincaj urboj kie similaj manifestacioj okazis.

La reformo de la publika funkcio estis publikigita pasintan merkredon de la prezidento Ollanta Humala. La teksto pri la universitatoj estis debatita en la Kongreso.

Eks-oficiro deveninta de perua maldekstro, Humala estis elektita ĉe la prezidenteco en 2011. Liaj opoziciantoj denuncas lian « dekstriĝon ».

http://www.24heures.ch/monde/Manifestation-contre-une-reforme-des-universites/story/22916140