neniammilitointerni.over-blog.com/franca-polinezio-la-tuta-polinezio-estis-surradiita-de-la-nukleaj-provoj

La tuta Franca Polinezio estis submetita al radiadoj de nukleaj provoj kondukitaj de Francio inter 1966 kaj 1974 kiuj kaŭzis masivajn refalaĵojn de plutonio sur Tahitio, raportas merkredon 3an de julio Le Parisien-Aujourd'hui en France. (nukleaj provoj : tion, kion kaŝis la Ŝtato dum 50 jaroj)

En januaro, la komisiono pri sekreto de nacia defendo favoris malkaŝadon de 58 dokumentoj temantaj pri nukleaj pafoj realigitaj de Francio en Polinezio en tiu periodo.

La armeo agnoskis en 2006 ke unu el la pafoj de la 17a junio 1974 kaŭzis refalaĵojn ĝis Tahitio, plej loĝata insulo en Polinezio, ne liverante pli da detaloj. La pluvformaj refalaĵoj de tiu pafo la 19an kaj 20an de junio « enhavis plutonion, la plej danĝeran elementon por la sano », skribis la ĵurnalo.

ENKETO KOMENCITA PRO « NEVOLA MURDO »

La radiada submetado al plutonio atingis « 500 fojojn la maksimuman koncentriĝon allaseblan en unu horo », laŭ la taggazeto, kiu ankaŭ raportas pri radioaktiva areo pli vasta ol anoncita de la Ŝtato. « La dokumentoj malkaŝitaj ebligas nombri al pli ol 350 la radioaktivaj refalaĵoj sur la tuta Polinezio » indikas la ĵurnalo.

Por la unua fojo, la armeaj dokumentoj ankaŭ indikas ke militistoj el franca armeo estis submetitaj al tiuj radiadoj.

Ĉirkaŭ 150.000 personoj partoprenis estiel personaro civila kaj militista al la 210 francaj nukleaj provoj realigitaj en Alĝeria Saharo inter 1960 kaj 1966 kaj poste en Franca Polinezio inter 1966 kaj 1974.

En 2004, la centro de publika sano de la Pariza tribunalo komencis enketon pro « nevola murdo, atenco al fizika integriĝo kaj sorbigo de malutilaj substancoj », sekve al plendo de Asocio de Veteranoj de la francaj nukleaj provoj.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/07/03/la-polynesie-irradiee-par-les-essais-nucleaires-francais_3440959_3244.html