neniammilitointerni.over-blog.com/egiptio-kontra%C5%AD-seksperfortaj-skipoj-batalas-la-agresojn

Laŭ Human Rights Watch, preskaŭ cento da seksagresoj estis plenumitaj en Egiptio, marĝene de la manifestacioj kontraŭ la prezidento Morsi. Kontraŭ-seksperfortaj skipoj organiziĝas ĉirkaŭ volontuloj.

La NRO Human Rights Watch, bazita en Novjorko, raportas pri almenaŭ 91 seksagresaj kazoj eĉ seksperfortoj depost la 28a de junio, surbaze de informoj kolektitaj de surlokaj asocioj batalantaj kontraŭ tiu ripetiĝanta fenomeno, marĝene de la manifestacioj en Egiptio.

La komunikaĵo de HRW mencias 5 atakojn kontraŭ virinoj la 28an de junio, 46 la dimanĉon 30an de junio (tago de la plej fortaj manifestacioj), 17 la 1an de junio kaj 23 la 2an de julio.

La scenaro plejofte priskribita de la viktimoj estas grupo da junaj viroj « kiuj lokalizas virinon, ĉirkaŭas ŝin, disigas ŝin de ŝiaj amikoj », antaŭ ol agresi ŝin, ŝiri ŝiajn vestojn aŭ seksperforti ŝin. En kelkaj okazoj, la viktimo estas trenita surgrunde por plu esti agresita en alia loko.

En pluraj okazoj, tiuj atakoj, kies kelkaj daŭris preskaŭ unu horo, kondukis al enhospitaligo. HRW raportas ke virinoj estis « batitaj per metalĉenoj, bastonoj, seĝoj, kaj atakitaj per tranĉiloj ». La komunikaĵo bedaŭregas « la senintereson de la registaro » por tiu problemo kiu esprimiĝas en « nepuniteca » kutimo.

Flavveŝtita skipo por protekti la virinojn

Fronte al amplekso de tiu fenomeno, skipo stariĝis en Kairo de pluraj monatoj por prikalkuli la seksagresojn kaj protekti la virinojn dum manifestacioj. Tiuj atakoj en pluraj okazoj celis fremdajn ĵurnalistinojn. Pro manko da arestadoj, la kulpantoj de tiuj agoj estas malbone identigitaj.

Kelkaj akuzas huligangrupojn profitantajn de la fakto ke la polico rezignis al ĉeesto en placo Tahrir. Grupoj agantaj kontraŭ perforton opinias ke tiuj agoj celas malspersvadi la virinojn partopreni la kolektiĝojn kontraŭ la potenco, kaj makuli la bildon de la manifestacioj sur tiu emblema loko de la por-demokratia movado.

http://lci.tf1.fr/monde/afrique/egypte-des-brigades-anti-viol-contre-les-agressions-8101209.html