DGSE : Ĝenerala Direktejo de la Ekstera Sekureco

Enketo de la franca ĵurnalo "Le Monde" malkaŝas ke la franca informservo starigis sistemon de ĝeneraligita spionado de la elektronikaj komunikaĵoj en Francio, sen ajna leĝkadro.

Usono aŭ Unuiĝinta Reĝlando ne estas la solaj kiuj starigis sistemon de ĝeneraligita spionado de la elektronikaj komunikaĵoj.

neniammilitointerni.over-blog.com/usono-la-federacia-oficejo-de-enketado-fbi-havas-aliron-al-la-serviloj-de-guglo-fejsbuko-kaj-aliaj-retejoj

La ĵurnalo asertas ĉi-ĵaŭdon ke la DGSE spionas sisteme la metadatenojn de la komunikaĵoj elsenditaj de komputiloj kaj telefonoj, en Francio, kaj kun eksterlando, kaj tio tute kaŝmaniere, ekster ĉiaj proceduroj da demokrata kontrolo.

Samkiel Usono, la celo de la francaj sekretservoj estas kartografii la komunikretejojn por « determini la ligojn inter la celoj », eksplikas la ĵurnalo, kiu indikas ke « la DGSE kolektas la telefonajn datenojn de milionoj da abonantoj, la retpoŝtojn, SMS, faksaĵojn… kaj la tutan interretan aktivecon ». La ĵurnalo precizigas ke temas pri unu el la plej grava datenbazo en Eŭropo, post tiu de la britoj.

Ĉiuj tiuj datenoj estas stokitaj – sen leĝkadro, male al PRISM – en Parizo laŭ tri niveloj Bulvardo Mortier, en la subteretaĝoj de la DGSE. Kaj ĉiuj servoj de la franca informservo alireblas, ankaŭ la kriminala polico.

Tiuj informoj estis konfirmitaj al la ĵurnalo de la estro de informagentejo kaj de parlamentano. Male, « la ekzekutivo tute neas la aferon », indikas Le Monde.

http://lexpansion.lexpress.fr/high-tech/espionnage-les-francais-aussi-sont-surveilles-par-la-dgse_393000.html