neniammilitointerni.over-blog.com/meksiko-500-tunoj-da-mortintaj-fi%C5%9Doj-en-poluita-bara%C4%B5o

http://www.youtube.com/watch?v=big1nEsTrNI#at=21

Almenaŭ 500 tunoj da fiŝoj mortis pro akvo-poluado de baraĵo okcidente de Meksiko fare de forĵetaĵoj de firmao pri nutraĵoj por brutaro, indikis lundon la lokaj aŭtoritatoj.

Tiu firmao, ŝajne ne laŭleĝe permesita, elverŝis kaŝe centojn da litroj da melaso, reziduo de sukera rafinado eltirita de sukerkano, en kanalo eliranta al la baraĵo Hurtado, en la municipo Acatlán de Juárez, en la Ŝtato Ĥalisko, indikis la urbestro, Emeterio Corona.

« Jen la difektaĵoj, tiu atenco kontraŭ medio kaj vivrimedoj por ĉiuj. Kiamaniere ili perlaboros nun? Tio indignigas nin, estas katastrofo », diris la urbestro apud la baraĵo, situata 400 kilometrojn okcidente de Meksikurbo.

La fiŝoj mortis « ĉar la melaso neniigis oksigenon en la akvo » kaj la bilanco estas « almenaŭ 500 tunoj » da mortintaj fiŝoj, komentis Arturo Arceo, de la surloka kooperativo de fiŝkaptistoj.

La urbestro de Acatlán petis helpon de la registaro favore al ĉirkaŭ 150 familioj kiuj perlaboras per fiŝkaptado ĉirkaŭ la baraĵo Hurtado.

http://www.20minutes.fr/planete/1183013-20130702-mexique-500-tonnes-poissons-morts-barrage-pollue