neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-kuracistoj-alarmas-pri-la-sanstato-de-costas-sakkas

Costas Sakkas, malliberigita en Koridalos, komencis malsatstrikon pasintan 4an de junio por protesti kontraŭ la kontraŭleĝa plilongigo de sia enkarcerigo de pli ol du jaroj kaj duono, malobserve al la Konstitucio kaj la kodo pri civila proceduro.

Dum la limdaŭro de provizora enkarcerigo estis atingita (18 monatoj), lia proceso neniam komencis.

Pasintan semajnon, lia sanstato pligraviĝis. Li prezentis dolorojn ĉe la koro kaj estis urĝe translokita al la prizon-malsanulejo Agios Pavlos.

De tie, li estis tanslokita al la Ĝenerala malsanulejo Nikaia, tial ke la antaŭaj enkarcerigaj kondiĉoj ne estis taŭgaj.

Costas Sakkas estas enkarcerigita de decembro 2010 kaj akuzita pri partopreno al la organizaĵo « Komploto de fajro-ĉeloj »

La kuracistoj ekalarmas : li perdis 12 kilogramojn, suferas pri hipoglikemio kaj stara hipotensio.

Tagon post tago, la sanstato de Costas Sakkas pli kaj pli malpliboniĝas.

https://www.okeanews.fr/20130701-grece-les-medecins-tirent-la-sonnette-dalarme-sur-letat-de-sante-de-costas-sakkas