neniammilitointerni.over-blog.com/birmo-human-rights-watch-kulpigas-birmon-pri-%E2%80%9Cetna-purigado%E2%80%9D

HRW (observado de homaj rajtoj) akuzas Birmon ke li gvidas kampanjon de etna purigado kontraŭ la islama malplimulto senpatria Rohinĝoj.

La organizado pri defendo de Homaj rajtoj asertas ke ĝi posedas pruvojn pri la kompliceco de la birmaj respondeculoj kaj de la budaismaj monaĥoj en la atakoj de islamaj vilaĝoj en junio kaj oktobro 2012 okcidente de la lando. Tiuj perfortoj okazigis 180 mortintojn.

Dum Eŭropa Unio volas nuligi la ekonomiajn sankciojn, HRW ekalarmas.

« Ni pensas ke la nuligo de la ekonomiaj sankcioj estas antaŭtempa kaj bedaŭrinda ĉar ĝi malfortigos la influon de Eŭropa Unio al la birma registaro. La 27 tiel rezignas pri la aranĝoj kiuj ebligis la nuntempajn progresojn koncerne la Homaj rajtoj », gurdis Phil Robertson, kundirektoro de la organizaĵo, por Azio.

800.000 Rohinĝoj senigitaj je nacieco de la birma eks-ĵunto vivas izolite en la ŝtato Raĥine okcidente de la lando.

Pli ol 120.000 inter ili estis delokigitaj de la pasintjaraj perfortoj kaj plu vivas en improvizitaj kampejoj.

http://fr.euronews.com/2013/04/22/rohingyas-hrw-accuse-le-myanmar-de-nettoyage-ethnique/

Petskribo: https://secure.avaaz.org/fr/burma_the_next_rwanda_fr/?bGvVkdb&v=26540

Video:
http://www.youtube.com/watch?v=fd1JFf0eDHk