neniammilitointerni.over-blog.com/e%C5%ADropo-la-komisiono-permesas-surmerkatigon-de-nutra%C4%B5oj-enhavantaj-kolzojn-genetike-modifitajn

Per decido publikigita la 27an de junio, la Eŭropa komisiono permesas la firmaon Bayer CropScience surmerkatigi komercaĵojn kaj ingrediencojn enhavantajn kolzojn genetike modifitajn Ms8, Rf3 et Ms8 x Rf3. La permeso eblas dum dek jaroj.

Tiuj komercaĵoj estas submetataj al etikedajn postulojn. La firmao kiu profitas la permeson devas ankaŭ starigi planon pri kontrolo de la efikoj sur medio kaj publikigi jarajn raportojn al la Komisiono.

La Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco opiniis en septembro 2012 ke tiuj kolzoj « estas tiel sekura kiel ties samspecioj ne genetike modifitaj koncerne iliajn potencialajn efikojn sur la homa kaj besta sano aŭ sur medio ».

Per decido de la 26a de marto 2007, la Komisiono jam permesis uzadon de nutraĵoj por bestoj enhavantaj tiujn samajn kolzojn genetige modifitajn.

http://www.actu-environnement.com/ae/news/OGM-colzas-mise-marche-denrees-alimentaires-Ms8-Rf3-18876.php4