Kolizioj eksplodis dimanĉon vespere inter policistoj kaj manifestaciantoj apud la stadiono Marakano en Rio, dekkvin minutojn antaŭ la finalo Brazilo-Hispanio de la Konfederaciaj Pokalo, konstatis ĵurnalisto de AFP.

Grupo da manifestaciantoj provis cedigi la lastan baraĵon de la policistoj 500 metrojn for de la futbalstadionno ĵetante ŝtonojn sur la policistoj kiuj rebatis per pafoj de plorigaj gasoj.
neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-kolizioj-apud-la-stadiono-marakano-en-rio

La manifestaciantoj sorbigis naztukojn per vinagro por malpliigi la gasefikojn dum la blenditaj veturiloj proksimiĝis de la stratoj kie la manifestaciantoj disiĝis, laŭ la retejo G1 de Globo. Antaŭ la kolizioj, ĉirkaŭ 3.000 personoj, laŭ la polico, plimulte junuloj el kiuj pluraj maskitaj, manifestaciis ĉe la angulo de du avenuoj Marakano kaj S.Francisco Xavier sub agitvorto : « Finalo ne okazos! »


Interne de la futbala templo, la etoso estis festoplena kaj ĝojeksplodo okazis kiam la brazila atakanto Fred pafis golon ĉe la unua minuto el la matĉo kiu komencis je la 22a vespere.

La tutan tagon manifestacioj kolektiĝantaj ĉirkaŭ 5.000 personojn disvolviĝis en Rio pacmaniere.

La agitvortoj estis « Ne al privatigo de Marikano » kaj « Ne al la truditaj eksproprietigoj » kaŭzitaj de la infrastrukturaj laboroj de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj la Olimpiaj ludoj 2016 interalie.

Sed ĉirkaŭ la 19a, alia manifestacio de 3.000 personoj komencis kun multaj maskitaj manifestaciantoj. Ja tiuj-ĉi konfliktis kun la polico.

Pli ol 11.000 policistoj ŝlosis la stadionaj ĉirkaŭaĵoj je tri kilometroj, por certigi la sekurecon de 78.000 spektantoj de tiu turniro konceptita kiel ĝenerala trejnado de la Mondpokalo post unu jaro en la « lando de la reĝo Pele »

http://www.leparisien.fr/flash-actualite-monde/bresil-heurts-pres-du-stade-maracana-a-rio-01-07-2013-2943889.php