neniammilitointerni.over-blog.com/sudano-grava-manifestacio-kontra%C5%AD-ba%C5%9Dira-en-omdurman

Pluraj miloj da Sudananoj manifestaciis sabaton en Omdurman, ĝemelurbo de la ĉefurbo Ĥartumo, postulante foriron de la prezidento Omar Hasan al Baŝir.

La opozicio, kiu profitas de la malkontenteco kaŭzita de la forta plikostiĝo de nutraĵoj kaj koruptado, minacis organizi masivajn manifestaciojn por defaligi Baŝir en la 100 venontaj tagoj.

Nur kelkaj malgrandaj manifestacioj okazis en Sudano komence de la « arabprintempaj » movadoj kaj, de tiam, la sekurecaj fortoj ofte disigas malgrandajn studentajn kolektiĝojn antaŭ ol ili povu plivastiĝi.

Sed sabaton, pluraj miloj da partoprenantoj, eble dek mil laŭ atestantoj, amasiĝis sur placo de Omdurman, urbego de pli ol unu miliono da loĝantoj, kio konstituas la plej grandan opozician kolektiĝon de antaŭ jaroj.

« Tion ni diras al la reĝimo : vi devas foriri », deklaris al homamaso Sadek al Mahdi, ĉefo de la opozicia partio Oumma kaj lasta Ĉefministro demokratie elektita en la lando. Dum li esprimiĝis, la manifestaciantoj reskandis « foriru! foriru! ».

Sadek al Mahdi estis faligita per puĉo gvidita de la nuntempa prezidento Baŝir en 1989.

Ĵurnalisto de Reuters vidis plurajn centojn da policistoj surloke, sed ili ne malhelpis la kolektiĝon.

http://www.zonebourse.com/actualite-bourse/Importante-manifestation-anti-Bachir-a-Omdurman-au-Soudan--17057892/