neniammilitointerni.over-blog.com/tajvanaj-insuloj-la-mirindega-nubleopardo-definitive-malaperis

Post jaroj da esplorado, la bilanco de serĉistoj estas eksterduba : la nubleopardo malaperis de Tajvanaj insuloj. Alarma konstato por tiu besto juĝita kiel unu el la plej belaj plu vivantaj sur nia planedo.

13 jaroj estis bezonataj al tiu internacia skipo de serĉistoj por atingi tiun konkludon. La nubleopardo, besto vivanta en la arbaroj de Sud-orienta Azio, malaperis de la Tajvanaj insuloj.

Malgraŭ horoj da atendado por ricevi vivsignon dank’al transruĝaj kameraoj instalitaj en la arbaroj (ĉar la besto moviĝas plejofte dumnokte, kiu iĝas la observado malfacila), la besto neniam montriĝis.

Malgraŭ protektado, la nubleopardo estas specio tute aprezata de la ŝtelĉasistoj aparte pro ties specifa felo kaj ostoj uzitaj en ĉina medicino.

La malfacileco kapti tiun beston ne pensigis al la biologiistoj ke la specio iun tagon malaperu.

Sed bedaŭrinde, neniu spuro estis trovita kaj nenio indikas ke plu ekzistas unu ekzemplero en tiu regionio de la mondo. Oni taksas al 10.000 felisedoj el tiu specio sur tero.

Fama tial ke ĝi estas la felisedo kun la plej longaj kaninoj rilate al ties staturo, la nubleopardo ne do scipovis forfuĝi la ŝtelĉasistojn kaj senarbarigon.

http://direct.cd/2013/06/20/la-magnifique-panthere-nebuleuse-des-iles-de-taiwan-sest-definitivement-eteinte.html