neniammilitointerni.over-blog.com/meksika-golfo-grandega-morta-areo-formi%C4%9Das

Morta areo fotita de NASA marvaste de la Misisipa delto.

Areo kovrante ekvivalenton al duono el la teritorio de Svislando kaj kie restas neniu vivo, estis lokalizita en la Meksika golfo. Kaŭzis tion sterko de la usona agrikulturo kiu elversiĝas en la maron.

Tio estas zorgodona fenomeno kiu nuntempe frapas la Meksikan Golfon. Morta zono grandega kiel duono el Svislando, formiĝas nuntempe en la profundaĵoj de tiu interna maro inter Usono kaj Meksiko.

Ĝi ŝajne estas konsekvenco de pluvakvaj defluoj kaj inundoj aparte gravaj ĉi-printempe en Usona Midwest.

Tiuj-ĉi flutransportis en la maron tre gravajn kvantojn da azoto kaj fosforo devenintaj de sterko el agrikultura industrio. Tiuj produktaĵoj ebligis poste al gigantaj algoj multiĝi, kiuj poste sufokis la aliajn marajn organismojn, raportas la retpaĝo de National Geographic.

Laŭ la prognozoj de la universitatoj de Luiziano kaj Miĉigano, kiuj studas la fenomenon kun la « Nacia Oceana kaj Atmosfera Administro » de Usono, la areo havus amplekson taksitan je pli ol 20.000 km2.

Tia fenomeno jam estis observata en 2002. Sed ĝi estis eĉ pli grava ĉi-jare.

Tiuj mortaj areoj estas oftaj dumsomere ĉe la elirejo de estuaroj de la grandaj usonaj riveregoj, ĉu en la oceanoj ĉu eĉ la grandaj lagoj.

Sed Eŭropo ne estas domaĝitaj, la plej granda senviva areo neniam registrita estis lokalizita en 2010 en la akvoj de la Balta maro, laŭ National Geographic. Maro kiu sola loĝas almenaŭ 7 el la 10 grandaj mortaj areoj de la planedo…
Gravaj konsekvencoj kontraŭ biodiverseco

La fenomeno havas gravajn konsekvencojn kontraŭ la maraj ekosistemoj. Ĝi fakte mortigas la faŭnon kiu koloniigas la oceanajn fundojn, kiel krustacoj, mituloj aŭ vermoj. Nu, tiu nutrado kutime abunda feliĉigas la fiŝojn kiuj tiel troviĝas senigitaj je sia preferata loĝejo.

Studaĵoj kondukitaj en Balta maro kaj Usono de post la fino de la 1990-aj jaroj montras ke multaj fiŝoj, pri kiu oni povus imagi ke ili facile povas fuĝi tiujn senoksigenajn zonojn, rapide senkonsciiĝas kaj mortas sufokitaj.

Kaj ankaŭ la omaroj kaj salikokoj ne estas sufiĉe rapidaj por moviĝi, kaj neeviteble mortas.

La fenomeno estas provizora. Se ĝi temas ĉefe en somero, ĝi ne ripetiĝas ĉiujare. Kaj la reversigebleco ŝajnas ebla. Sed normaligo de la situacio postulas multan tempon. Ĝi necesigas tamen ke la homoj intervenu ĉe la problema fonto, t.e la kemiaj produktaĵoj uzitaj en agrikulturo.

Sed pri tiu afero, la veto tute ne estas gajnita…

http://www.tdg.ch/sante/environnement/Une-enorme-zone-morte-se-forme-dans-le-Golfe-du-Mexique/story/23586750