neniammilitointerni.over-blog.com/bulgario-la-manifestacioj-da%C5%ADras-postulante-demision-de-la-registaro

De baldaŭ du semajnoj, la bulgaroj estas sur la stratoj postulante demision de la registaro. La Parlamento, sieĝata de la manifestaciantoj, ne plu povas kunsidi. Jam en februaro, ondo da manifestacioj kontraŭ malriĉeco estigis demision de la konservativa registaro de Bojko Borisov kaŭzante anticipajn balotojn kaj politikan alternativon. Sed la krizo tute ne finiĝis.

La bulgara ĉefurbo vibras sub sonoj de fajfiloj kaj tamburoj de baldaŭ du semajnoj. Ĉiutage, dekoj da miloj da ĉiaaĝaj homoj defiladas en la centro de Sofio por postuli la demision de registaro ĵus elektita. La ĉefministro Plamen Oreĉarski estis investita pasintan 29an de majo.

Manifestacioj kiuj ĉiam okazas bonhumore, en la krioj « mafio », « demisio », kaj ĉefe « ruĝaj ruboj », reference al komunista pasinteco de la regantaj socialistoj.

Matene, la manifestaciantoj venas malaklami la deputitojn antaŭ la Parlamento : « Mi volas ke tiuj homoj foriru. Ili reprezentas neniun, eksplikas Oleg, reĝisoro 53-jara. Kaj de kiam ili regas, ili ne ĉesis malrespekti nin. »

« Junia revolucio »?

Ĉiuj deziras precizigi ke ili ne estas tie ĉar ili estas malriĉaj, male al la manifestaciantoj de pasinta februaro.

« Mi, substrekas Bulgarino, ne havas problemon por pagi miajn fakturojn. Sed mi deziras ke tio estu la kazo de ĉiuj en tiu lando. »

Oni jam parolas pri « junia revolucio ». Ties fajrero estis la nomumo de Delian Peevski, oligarko 32-jara, ĉekape de la bulgara spionado. Depost, la Ĉefministro retropaŝis sed tio ne sufiĉis por kvietigi la popolan koleron. Alpremita pro la manifestacioj, sen plimulto en la Parlamento, bojkotata de opozicio, la registaro penas pli ol iam.

http://www.rfi.fr/europe/20130627-bulgarie-manifestations-poursuivent-demander-demission-gouvernement