neniammilitointerni.over-blog.com/julian-assange-edward-snowden-bradley-edward-manning-preterdevo

Artikolo de S° Baillargeon ĉe :
http://voir.ca/chroniques/prise-de-tete/2013/06/26/surerogation/
Preterdevo?
La vorto tamen ekzistas kaj vi divenos ja rapide tion, kion ĝi signifas. La tri ekzemploj kiuj sekvas, eltiritaj de aktualaĵoj, certe sufiĉos.
Ĉi-tiujn pasintajn tagojn, Julian Assange, persono kiu ludis la ĉefan rolon kiun ni konas en la afero WikiLeaks, ĵus transiris la mejloŝtonon de unu jaro pasinta kiel rifuĝinto ĉe la ambasadejo de Ekvadoro en Londono.
Edward Snowden, siaflanke, ŝajne forlasis Honkongo-n, eble al Ekvadoro : ni primemoras ke de Usono li forfuĝis al Honkongo por levi la vualon pri la aktivecoj de nacia kaj internacia spionado de NSA.
Bradley Edward Manning, finfine, atendas militan proceson tial ke li komunikis militistajn informojn al WikiLeaks.
Kion komunan havas tiuj tri viroj ? Ili plenumis heroajn agojn, kompreneble. El etika vidpunkto, ni diros ke ili plenumis pli ol devo petus de ili. Tiaj agoj estas dirite preterdevaj, ili do apartenas al kategorio de preterdevo.

Jen. (Se vi deziras etimologie scii : tio, kion faris tiuj viroj estas agoj kiuj superas tion, kio estas petataj, supererogatio indikas en la latino la ago doni krome)
Tiuj agoj starigas nesuspektatajn enigmetojn, kaj ekde la komenco tiun, kiu konsistas en difino de ili cele al kono.

Imagu soldaton kiu saltas sur grenado kiun li ekvidis, kaj savas tiamaniere dek el siaj kamaradoj. Tio estas tipika ekzemplo de preterdeva ago, ĉu ne? La nura devo petis ke li konsilu al siaj kamaradoj ke ili fuĝu, eble fuĝante mem, nenion pli.

Atentu. Ni supozu ke tiu sama viro, en profunda depresio, scias ke li suferas pri nekuracebla malsano kiu mortigos lin en teruraj suferoj. Li agis tiel en la celo aspektigi mememortigon kiel heroa ago, tio en la celo ke sia familio ricevos monkompenson kiu estus rifuzata al li en kazo de memmortigo. Tiu-ĉi ago ne estas preterdeva, ĉar ĝi ne estas preter la devo plenumita pro malegoismo.

Kaj same, se ni ekscius ke Snowden agis interŝanĝe kontraŭ, ni diru, promeso de riĉa vivo je la nomo de la ĉina registaro, lia gesto ŝajnus al ni malpli meritoplena kaj ĉiaokaze ne plu preterdeva.

Same, ni povas imagi ke ago kiu estas preterdeva en historia kaj kultura difinita kunteksto estas banala kaj tute ne plu preterdeva en alia kunteksto. Kelkaj el la unuaj usonaj aboliciistoj estis herooj, pagante kelkafoje grandegan personan prezon pro sia opozicio al sklavismo : hodiaŭ, sin anonci en Usono kontraŭ sklavismo, ne plu havas grandan meriton.

La preterdeva ago devas do esti juĝita tia, ne nur laŭ la motivoj de tiu, kiu plenumas ĝin, sed ankaŭ rilate al la normoj kiuj dominas en la kulturo aŭ socio en kiu ĝi estas plenumita. Snowden, Manning kaj Assange, laŭ tio, kion ni scias ĝis nun, plenumis tiajn gestojn, malegoismajn kaj multe preter tio, kion la devo postulis de ili.

Sed notu ke ĝis tiam ni starigis la demandon pri preterdevo, kadre de morala kunteksto kiu trudas al ni kelkajn devojn. Sed se ni pensas la moralon laŭ vidpunkto de la konsekvencoj de la gestoj plenumitaj, konsiderante kiel kriterio la fakton maksimumigi plezuron kaj malpliigi suferon, do tia aŭ tia gesto, kiu estus juĝita kiel preterdeva en moralo de devo, ne plu estas tia en tiu nova kadro, nomita utilisma.

Imagu ke vi ĵus gajnis 1 milionon da dolaroj en lotludo. Deva moralo petus de vi, ni diru, doni parton kaj juĝu preterdeva kaj laŭdinda ke vi donu tutan monon por alporti akvon en tri afrikaj vilaĝoj. Sed konsekvenca moralo petus de la gajnanto kiu spertas bonhavan vivon en Okcidento ĉion doni en Afriko ne vidante ĉi-tie preterdevan agon.

Miaflanke, plaĉas al mi pensi ke estaĵoj kiuj plenumas memvole, pagantaj kelkafoje pezan prezon, preterdevajn agojn ekzistas, kaj do ke tiaj agoj ja ekzistas.

Tiuj, kiuj plenumas ilin estas nomataj sanktuloj de la kredantoj, herooj de la senkreduloj kiel mi. Unu el liaj multaj meritoj estas estigi konkuremon : tiuj personoj utilas kiel ekzemplo, instigas nin memtransiĝi, provizas al ni modelon pri tio, kion ni povas esti.

Se veras, kiel ni povas timi, ke ni eniras en malhelan periodon de homa historio, ni ege bezonos tiajn personojn.

Mi do profunde salutas kaj dankas vin, S-oj Manning, Snowden, Assange kaj multaj aliaj, famaj kaj malpli famaj, pro la ekzemplo kion vi donas al ni.

Kaj vi? Ĉu vi havas heroojn, homojn kiuj plenumis preterdevajn agojn kaj kiuj inspiras vin? Ĉu vi emas dividi ilin kun la legantoj de Voir?

Skribu al mi, do ĉe baillargeon.normand@uqam.ca.