neniammilitointerni.over-blog.com/vatikano-na%C5%AD-prelatoj-akuzataj-pri-pedofilio

Vatikano devas fronti novan skandalon : laŭ la itala ĵurnalo Corriere della Sera, la pastro Patrizio Poggi denuncis pasintan 8an de marto al la romana polico ampleksan reton de prostituado kompromitanta neplenaĝajn knabojn kaj religiulojn. Inter ili altrangaj prelatoj.

La pastro malkaŝis la nomojn de naŭ prelatoj kiuj regule renkontis junajn prostituitojn en Romo, kun la kompliceco de eks-policisto. Tio tute ne estis spontanea aŭ improvizita, laŭ Patrizio Poggi. Temis pri servo tre bone organizata.

Laŭ siaj diroj, la eks-carabiniere varbis la junajn knabojn apud la stacidomo Termini. Li laboris kunkune kun la direktoro de eta agentejo de aktoroj kaj modeluloj kaj alia viro kiu ŝajne estis la kontisto de paroĥo.

La renkontiĝoj inter religiuloj kaj tiuj knaboj, ĉefe de Orient-Eŭropo, okazis en preĝejo en roma antaŭurbo. La prelatoj povis pagi inter 150 kaj 500 eŭroj kontraŭ la servoj de la junaj prostituitoj, laŭ Patrizio Poggi.

http://www.tdg.ch/news/standard/neuf-prelats-vatican-accuses-pedophilie/story/22784811