neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88ilio-la-studentoj-pliigas-la-premon-anta%C5%AD-la-novembra-prezident-elekto

Mobilizitaj de jaroj por senpageco de edukado, la ĉiliaj studentoj trudis tiun temon en la prezident-elekta kampanjo sed daŭrigas la premon plu manifestaciante multnombre.

Vojbaraĵoj, incendiitaj barikadoj, monstraj trafikŝtopoj, kolizioj kun la polico : la ĉiliaj studentoj radikaligis merkredon sian protest-movadon postulante profundan reformon pri edukado, unu el la temkampanjoj de la novembra prezident-elekto.

Miloj da manifestaciantoj, kelkaj incidentoj

La manifestacio organizita por protesti kontraŭ la edukadsistemo heredita de la militista diktaturo de Augusto Pinochet (1973-1990), la sesa marŝado de jarkomenco, kolektiĝis preskaŭ 100.000 manifestaciantojn en la centro de Santiago, laŭ la organizantoj.

Trideko da barikadoj estis starigitaj frumatene ĉirkaŭ la liceoj kaj universitatoj de Santiago, kaŭzantaj trafiŝtopojn en la stratoj de la ĉefurbo en kiu vivas ses milionoj da loĝantoj kaj incidentojn kiam kapuĉaj manifestaciantoj alfrontis policon kiuj ekuzis plorigajn gasojn kaj akvoŝprucigilojn apud la Ĉilia universitato.

Cento da personoj aliparte estis arestitaj post la defilado, la ministro pri Internaj aferoj akuzante « ekstremismajn kaj perfortajn deliktantojn agantajn en organizita maniero », ne la studentojn.

Jaroj da mobilizado

Siaflanke, la porparolanto de la liceanoj Isabel Salgado postulis demision de la ministro pri edukado, nuntempe en ferioj en Italio. « Ni estas nun mobilizataj de jaroj sen neniu respondo » de la registaro, memorigis la porparolanto.

La ĉiliaj studentoj fakte realigis entute preskaŭ centon da manifestacioj postulante de la registaro de Sebastian Piñera (unua maldekstra prezidento de post la fino de la diktaturo en 1990) reformon de la eduksistemo, multekosta kaj senefika, laŭ ili. Ili ankaŭ rekomencis tiujn pasintajn semajnojn la okupadojn de lernejaj kaj universitataj establaĵoj por akiri reformon de la sektoro.

La manifestacio estis subtenita merkredon de la sindikatoj de la havenaj kaj minaj sektoroj, kiuj blokis la enirejon de pluraj ĉefaj kupraj minoj, laŭ komunikaĵo de la Konfederacio de la Laboristoj de kupra sektoro.

http://www.lexpress.fr/actualite/monde/amerique/les-etudiants-chiliens-acentuent-la-pression-avant-la-presidentielle-de-novembre_1261489.html#XM76hx18oPq6SYUK.99