neniammilitointerni.over-blog.com/cl%C3%A9ment-m%C3%A9ric-komunika%C4%B5o-de-%C2%AB-agado-kontra%C5%ADfa%C5%9Disma-parizo/anta%C5%ADurbo-%C2%BB

De mardo matene, la tuta retgazetaro diskonigas informon de franca radio RTL, pri video rilatanta la morton de nia kamarado kaj amiko Clément, sen kontrolo. Same kiel la ĵurnalistoj kiuj dissendas tiujn kalumniojn, ni ne povis vidi tiun videon. Ni tamen formale forpuŝas la interpretadon kiu estas farita de ĝi. La kamaradoj ĉeestantaj kun Clément la 5an de junio plu asertas sian version :

. Jes : parolaj interŝanĝoj okazis interne de la vendejo pro la plene rasismaj kaj kontraŭleĝaj diroj elmontritaj de la razkapuloj.
. La fizika agreso okazinta ekster la vendejo estas fakto de la razkapuloj kiuj alproksimiĝis, ĉirkaŭis niajn kamaradojn tiam agresis ilin. La novnaziaj aktivistoj estis armitaj per ferpugnoj kaj mortigis Clément Méric-n.
Neeblas do ke bildoj montru Clément-n impetantan al sia agresinto por frapi lin en la dorso. La ekstrem-dekstraj aktivistoj mem neniam aludis pri demalantaŭa frapo fare de Clément.

La mensogoj plusenditaj en gazetaro nur pliakrigas la doloron de liaj parencoj

neniammilitointerni.over-blog.com/francio-fa%C5%9Dismo-mortigas.-kunkune-ni-batalu-kontra%C5%AD-%C4%9Di