neniammilitointerni.over-blog.com/rusio-filio-de-vinci-suspektata-pri-korupado

De la 24a de junio, la firmao « Vinci koncesio Rusio », filio de la grupo Vinci, estas objekto de enketo pri koruptado de eksterlanda publika agento. Kaŭzo : la kondiĉoj en kiuj Vinci partoprenas la konstruadon de tre kontestata aŭtovojo en la arbaro de Химки (Ĥimki), norde de Moskvo.

Francaj kaj rusaj asocioj anoncis ke ili plendis lundon 24an de junio kontraŭ filio de Vinci kaj kontraŭ X pri suspektoj de koruptado kadre de publika merkato por la pridiskutata projekto de aŭtovojo Moskvo-Sankt Peterburgo.

La plendon kontraŭ « Vinci koncesio Rusio » ĉe la tribunalo de Nanterre deponis asocioj Ŝerpa, Rusio Libereco, NRO CEE Bankwatch kaj rusaj ekologiistoj. Ĝi celas la supozitajn faktojn de « korupto de eksterlanda publika agento », « ricelado de subaĉetado, favorismo kaj kontraŭleĝa interakordiĝo », precizigis lundon la plendintoj kiuj postulas plenumon de juĝa proceduro.

Petita, la grupo Vinco refutis tiujn « asertojn » pri siaj aktivecoj en Rusio. « Ni respondis ĉiujn demandojn de Ŝerpa kaj Bankwatch en novembro 2012. Sen novaĵo de ili, surprizas nin tiu demarŝo », aldonis porparolanto de la firmao, precizigante ke ili restas je dispono de la justico.

North-West Concession Company (NWCC), konstituata de franca grupo pri konstruado kaj rusaj partneroj, subskribis en julio 2009 kontrakton por koncepto, financado, konstruado kaj ekspluatado de aŭtovoja longoparto 43 kilometrojn kiu devas trairi la arbaro de Ĥimki, situata en norda antaŭurbo de la rusa ĉefurbo. La kosto de tiu longoparto estas taksita je 1 miliardo da eŭroj, laŭ Vinci.

« Signifa nombro da elementoj permesas al ni opinii ke la merkato estis konkludita en suspektindaj kondiĉoj », asertis lundon la prezidento de la asocio Ŝerpa, Sofia Lakdar. La plendintoj parolis pri « granda opakeco » en la strukturo de la koncesio kun la « akciaj societoj » kiuj estus ligitaj al « miriado de societoj lokalizitaj en ofŝoraj financaj lokoj ». Ili ankaŭ elvokis intertraktadojn kiuj okazus inter la rusa eks-ministro pri transportoj Igor Levitin kaj la grupo Vinci antaŭ ol ofert-alvoka lanĉo.

La rusa eks-prezidento Dmitri Medvedev ordonis en vintro 2010 ĉesigon de la projekto post impona mobilizado de loĝantara asocio kiu denuncis dehakadon de parto el la arbaro Ĥimki. Sed la rusa registaro finfine permesis la konstruadon en samjara decembro.

« Tiu plendo en franca tribunalo naskas grandajn esperojn por multaj rusaj aktivuloj ĉar ni ne sukcesas akiri justicon kiu funkcias en sendependa maniero en Rusio » asertis lundon Evgenia Ĉirikova, gvidanto de la opozicio al la projekto en Rusio.

Evgenia : http://www.youtube.com/watch?v=rgOah3a7brs&NR=1&feature=endscreen

http://www.reporterre.net/spip.php?article4446