Desegnaĵo de Ballaman


neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-%C2%AB-inflacio-%C2%BB-de-milionuloj

Laŭ la freŝdata raporto de la konsilfirmao Capgemini pri la evoluo de riĉaĵoj monskale ("World Wealth Report"), la nombro de milionuloj kreskis de 1 miliono en unu jaro, por atingi 12 milionojn en 2012, raportas Der Spiegel

La progreso estas aparte markita en Usono, kun pli ol 3,7 milionoj da milionuloj (+ 400.000) kiuj – kunkune – posedas 12,1 bilionojn da dolaroj.

Pro tiu kresko, nord-Ameriko situiĝas ĉekape antaŭ Azio – kie la superaj klasoj spertas tamen, ankaŭ ili, signifan kreskon. Tiel, Ĉinio montras preskaŭ 650.000 milionulojn en 2012, t.e 100.000 pliajn ol en 2011.

« Ekonomia kresko ne bezonatas por ke milionuloj kresku », substrekas la magazino de Hamburgo elmontrante la unuan el la azia kontinento kaj duan en la mondo : Japanio-n (preskaŭ 2 milionoj da milionuloj).

Ankaŭ Eŭropo estas koncernata ĉar, malgraŭ la eŭro-krizo, ĝi saltas je + 7,5%. El ties 3,4 milionoj da milionuloj, pli ol 1 miliono estas nun germanoj (950.000 en 2011). La francoj situiĝas je sesa rango (de 404.000 al 430.000), malantaŭ Britoj (465.000).

« Pli ol duono el ĉiuj milionuloj do vivas en Usono, en Japanio kaj en Germanio, resumas Der Spiegel. La plej riĉaj - la 110.000 kiuj posedas 30 milionojn da dolaroj kaj pli – faris la plej grandan salton (+ 11%) ».

Kaj nenio indikas ke la tendenco inversiĝos en la tri venontaj jaroj.

http://www.courrierinternational.com/breve/2013/06/24/une-inflation-de-millionnaires