neniammilitointerni.over-blog.com/julia-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto

Unueca lingvo - Serge HALIMI
UNUECA MERKATO, unueca mono, ĉu unueca lingvo ? La pordoj kaj la pontoj, kiuj ilustras la eŭropajn monbiletojn, jam enkarnigas la fluecon de la interŝanĝoj inter komercantoj sen ankriĝo kaj sen historio. Ĉu ankaŭ necesas, ke la studentoj povu forlasi sian landon sen vortaro ? Kun flughavena angla kiel lingva pasporto, uzebla ĉie, speciale en la francaj universitatoj. Ĉar tiuj restis ankoraŭ tro longe „miskongruaj” ‒ kiel la cetero de la lando. Imagu, tie oni daŭre parolas ... la francan ! S-ino (...)
http://eo.mondediplo.com/article1945.html

Novaj libroj pri Israelo, rasdisigo kaj mesiismo - Dominique VIDAL
Ĉu provokaĵo ? Ŝlomo Sand kontestas. Post klarigi „Kiel la juda popolo estis inventita”, poste „Kiel la Tero de Israelo estis inventita”, per „Kiel mi ĉesis esti judo” li malagnoskas, en klara logiko, sian apartenon al „etno”, pri kiu li montris kiom ĝi estis „fikcia”, sed ĉefe li rifuzas la privilegiojn, kiujn tiu „elekto” atribuas al li. Certe, la „israelaj araboj” estas, kiel la „israelaj judoj”, civitanoj de la sama ŝtato : ankaŭ ili povas voĉdoni kaj estas elekteblaj. Sed, por la tuta resto, aŭ preskaŭ, (...)
http://eo.mondediplo.com/article1949.html

Je kiu aĝo oni fariĝas maljuna ? - Jérôme PELLISSIER
NUN, KIAM s-ro François Hollande kaj lia registaro pretiĝas ankoraŭ plidrastigi la pensio-reĝimon, la komentistoj ankoraŭfoje enscenigas la aĝo-militon : la maljunuloj laŭdire lukse vivas, malavantaĝe al la junuloj. Tiu kliŝo ne estas la nura, kiam oni parolas pri la pli-ol-sesdek-jaruloj. Detala revuo de la stereotipaj opinioj kaj antaŭjuĝoj... NE HAZARDE la tri dominantaj paroladoj pri la maljunaj personoj estas demografiaj, medicinaj kaj ekonomiaj : manke de pensado pri maljuneco, oni fokusas al (...)
http://eo.mondediplo.com/article1951.html

Novaj libroj pri la konflikto en Kolombio - Paola OROZCO-SOUËL
Tri verkoj, publikigitaj de ĵurnalistoj en la spaco de kelkaj monatoj, konsciigas pri la historio de Kolombio stampita de milito kaj de ŝtatterorismo. La aŭtoroj laŭspuras la vivon de homoj viktimoj de timo, de ribelo, de lukto, de senpoveco, sed ankaŭ de arbitraĵoj, interalie de diversaj armitaj grupoj. Roméo Langlois, kiu ĵus ricevis la premion Albert-Londres pro sia raportaĵo „Kolombio : je veraj kugloj” (France 24), prezentas la rakonton pri sia kaptiteco ĉe la Revoluciaj Armitaj Fortoj de (...)
http://eo.mondediplo.com/article1948.html

La „nekonata” artikolo, kiu ebligas al Usono spioni Interreton
Vaŝingtono (AFP) En decembro kaj dum kelkaj horoj, la usonaj parlamentanoj debatis publike pri la leĝo, kiu reguligas la programon de gardado de Interreto, PRISM, kaj la informo pri tio, fare de Edward Snowden, kaŭzis planedvastan skandalon. La principoj de tiu programo estis publike konataj jam de jaroj. Snowden, eksa subsekretario de la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA laŭ la angla), en la realo faris nenion pli ol malkaŝi al The Washington Post kaj al The Guardian la funkciadon de la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1952.html

http://eo.mondediplo.com/