neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-pliaj-manifestacioj-en-100-urboj-de-la-lando

Dekoj da miloj da Brazilanoj denove manifestaciis pasintan sabaton en pli ol 100 urboj de la lando, malgraŭ la strebo de la prezidentino Dilma Rousseff kiu promesis klopodi por plibonigo de la publikaj servoj, aparte la transportoj.

Ĉirkaŭ 75% el la brazilanoj subtenas la historian movadon de protestoj, laŭ unua opinisondo publikigita sabaton pri la krizo kiu skuas la giganton el Latin-Ameriko de baldaŭ du semajnoj.

La promesoj de la maldeksta prezidentino estis akceptitaj kun skeptikeco en la sociaj retejoj, fare de junuloj tre kontraŭaj al la institucioj.

En Bel-Horizonto (sud-oriente), tria urbo de la lando, 70.000 personoj manifestaciis marĝene al la matĉo Japano-Meksiko de la Pokalo de konfederacioj. La polico pafis plorigajn gasojn al manifestaciantoj kiu volis transiri la sekurecan areon ĉirkaŭ la stadiono kaj ĵetis ŝtonojn al la policistoj.

Dek kvin personoj estis vunditaj, el kiuj kvar policistoj, kaj du manifestaciantoj falintaj de viadukto estas en grava stato, laŭ la polico. « Ni estas kontraŭ la Mondpokalo ĉar ĝi kaŝas la problemojn de la lando », deklaris al AFP Leonardo de Melo, muzikisto 23-jara dum tiu manifestacio. Pli poste okazis rabadoj de butikoj kaj aŭtkoncesiuloj en la kvartalo Pampulha kaj veturilo estis incendiita apud la flughaveno. La polico anoncis arestadon de 22 personoj pro vandalismo.

« Kontraŭ koruptado »

En la stadiono Salvador de Bahio (nord-oriente), dekoj da subtenantoj dissemitaj en la tribunoj alte svingis antaŭ la himnoj de la matĉo Brazilo-Italio afiŝtabulojn kie ni povis legi : « Surstratiĝu por ŝanĝi Brazilon », aŭ plie : « Tio ne estas kontraŭ selektado, sed kontraŭ koruptado ».

Sur la stratoj de Salvadoro ĉirkaŭ centoj da personoj manifestaciis, laŭ ĵurnalisto de AFP surloke. Sed bushaltejoj estis detruitaj.

En San-Paŭlo, urbego kaj ekonomia pulmo de la lando, 35.000 personoj protestis en familia etoso, plejparte kontraŭ projekto pri reformo de la konstitucio antaŭvidanta nuligi la enketpotencon por la tribunaloj, ofte rigardataj en la lando kiel efikaj roluloj kontraŭ koruptado.

En Santa Maria (sudo), urbo kie la incendio de diskoteko mortigis 242 junulojn en junuaro, 30.000 personoj defiladis.

Fine en la ŝikega kvartalo Leblon en Rio, kvardeko da manifestaciantoj pace protestis antaŭ la domo de la guberniestro Sergio Cabral. Kelkaj instalis tendojn en la intenco tendumi, imitante la hispanajn « indignulojn ».

Sed tamen por la Mondpokalo

75 % el la brazilanoj subtenas la movadon, laŭ opinisondo de la instituto Ibope publikigita sabaton de la revuo Epoca.

La prezo kaj la malbona kvalito de la publikaj transportoj estas ĉekape de la malkontentigaj motivoj (77%), antaŭ la politika klaso (47%) kaj koruptado (33%).

La manifestaciantoj estas ofte mallaŭdaj pri la kolosaj sumoj elspezitaj por organizado de la Pokalo de la Konfederacioj – kiu okazos ĝis la 30a de junio - kaj de la Mondpokalo en 2014.

Sed la koroj de la brazilanoj balanciĝas, inter tiuj kritikoj kaj ilia ĝismedola amo por futbalo. 67% el ili aprobas la organizadon de la Mondpokalo en Brazilo, ke la «Seleçao» gajnis kvin foje en ties historio, dum 29% estas kontraŭaj.

La brazilaj protestadoj atingis Holivudon : lundon la usona aktoro Brad Pitt rezignis promocii en Rio sian filmon « world war Z » pro la kurantaj eventoj.

« La tuta skipo de la filmo « world war Z » sendas sian respekton kaj konsideron al la brazila popolo en tiu zorgodona momento kiun travivas la lando », indikis en komunikaĵo Paramount Pictures.

http://www.liberation.fr/monde/2013/06/23/bresil75-des-bresiliens-appuient-les-manifestations_913030