neniammilitointerni.over-blog.com/gvineo-bisa%C5%ADa-%C4%88ina-ofensivo-kontra%C5%AD-arbaroj

« Ni asistas ekologian katastrofon », asertas la ekologiisto Bocar Seidi, elvokanta la arbaran dehakadon kiu okazas kontraŭ la volo de la loĝantaro.

Arbaroj el suda lando baldaŭ tute dehakitaj

En la arbaroj de Kolbuia, vilaĝo sude de la lando, en la regiono Kuebo, ni povas aŭdi la bruon de segmaŝinoj. Kaj la konteneroj kiuj kunportas la lignon ne estas malproksime. Tiu dehakado nekontrolita komencis komence de la jaro ĉie en Gvineo Bisaŭa : oriente, en la regionoj de Farim kaj Bafatá, norde, en la regiono Kaŝe. Bocar Seidi akuzas la ĉinajn firmaojn.

« Ni estis invaditaj de ĉinaj projektoj kiuj antaŭvidas dehaki la tutan regionon », asertas la junulo, membro de la ekologiisma asocio Adecol. Fakte, ĉi-tie ni povas vidi arbotrunkojn pretajn por transporto kaj restaĵojn de pterocarpus (pau-sangue en la franca), sola ligno uzita en Gvineo Bisaŭa por fabrikado de terkulturaj iloj.

Ĝis nun la arbaro estis domaĝita sed en januaro ĉio ŝanĝiĝis, li klarigas, menciante 32 kontenerojn po 16 tunoj da ligno jam foririntaj al Ĉinio. Kelkaj junuloj reagis, sukcesante eĉ haltigi la segmaŝinojn kaj rehejmenirigi arbohakistojn, plejparte venintaj de apuda Gvinea Respubliko.

Tiuj junuloj deziras atentigi la registaron, sed tiu-ĉi ne ankoraŭ reagis. La regiono estas protektata areo kaj ties loĝantaro, de la junuloj ĝis la plejaĝuloj kontraŭas la dehakadojn. Sed, pridemanditaj pri la origino de la problemo, ili asertas : « La kulpantoj ne estas la ĉinoj, sed la gvineoj kiuj subskribis kontrakton permesantan al ili plenumi tiun ruinigon ».

Fortaj depostuloj de la surlokaj loĝantoj

En la vilaĝo Lenguel, Tagme N´Bunde akuzas la ĉinajn entreprenistojn indikante konteneron kiun li asertas deteni. « Tiom longe kiom ili ne donos tion, kion li promesis, la ligno ne foriros » eksplikante ke la ĉinoj promesis konstrui lernejon, puton kaj futbalterenon, kun ĉiuj bezonataj ekipaĵoj. Ĝis nun, neniu estis farita, laŭ Tagme.

En Kolbuia, la juna gvidanto Rashid Bari resumas sian koleron : « Ni postulis finon de ligna dehakado tial ke tio tute ne profitas al ni ».

En la centro de la vilaĝo, la plejaĝuloj kuniĝis : « Homoj invadis la arbaron kaj ni ne akordiĝas kun ili, ni ne aprobas tion, ĉi-tie ni vivas el la arbaro, ni plendis antaŭ la aŭtoritatoj kaj ili pravigis nin sed ni vidis neniun rezultaton ».

Issa Seidi estas unu el la gvidantoj de la komunumo. Li memorigas ke sen arboj kaj pro la bruo de la segmaŝinoj, la besto forfuĝas. « Ili ĉion detruas » li daŭrigas, kaj avertas ke tiuj, kiuj tuŝas la arbaron havos problemojn. « Ili povas mortigi nin sed ni ne forlasos la arbaron, ni batalas por la pluvivado de niaj gefiloj ».

http://www.greenetvert.fr/2013/06/19/offensive-chinoise-sur-les-forets-de-guinee-bissau/74632