neniammilitointerni.over-blog.com/turkio-la-kuracistoj-denuncas-dan%C4%9Deran-uzadon-de-plorigaj-gasoj

Ses turkaj organizaĵoj de kuracistoj bedaŭris pasintan ĵaŭdon la masivan uzadon fare de la polico de plorigaj gasoj dum la represio de la kontraŭregistaraj manifestacioj kiuj skuas Turkion depost fine de majo, elvokante du probablajn kazojn de morto kaŭzitaj de gaso kaj denuncante ties uzadon kiel « kemia armilo ».

« Ni havas seriozajn zorgojn pri la morto de du civitanoj sekve al la ekspono al plorigaj gasoj. Tiuj mortoj ne estis inkludita en la statistikoj pri viktimoj de kolizioj », deklaris la Profesoro Ümit Biçer, en la nomo de la Asocio de specialistoj de jurmedicino.

La aŭtoritatoj kaj Unuiĝo de turkaj kuracistoj (UTK) ĝis nun informis pri kvar mortintoj dum la incidentoj : du civiluloj trafitaj de pafaĵoj en Hatay (sudo) kaj Ankaro – la unua verŝajne de ploriga grenado, la dua per pistola kuglo -, alia renversita de veturilo en Istanbulo kaj policisto falinta de ponto en Andano (sudo).

Al tiu bilanco, necesas probable aldoni la morton de viro 47-jara dungita en privata lernejo en Ankaro trafita de spirmalordoj post forta eksplodo de plorigaj gasoj kaj virino 50-jara mortinta pro korkrizo en Istanbulo en samaj cirkonstancoj, indikis la Pr Biçer.

La polico uzadis la plorigan gason « ne kiel rimedo por kontroli la homamasojn, sed kiel kemia armilo » pafante grenadojn tuj proksime de personoj aŭ en lokoj fermitaj, du agoj malpermesitaj de la internaciaj konvencioj, akuzis la kuracisto.

Ĉirkaŭ 41% el la personoj tuŝataj de la gaso troviĝis tuj proksime (malpli ol kvin metrojn) de ploriga grenado, kaj 21% estis en fermita loko, indikis la Pr Elif Dagli, de la Turka societo de toraka medicino, malkaŝante la rezultatojn de enketo ĉe 356 gasvenenitaj personoj.

La simptomoj konstatitaj ĉe tiuj personoj estis de tuso (78%) kaj torakaj doloroj (74%) ĝis tusoj akompanataj per sangkraĉoj (53%), asertis S-ino Dagli.

La Pr Dogan Sahin, de la Turka asocio de psikiatrio, siaflanke denuncis uzadon de ploriga gaso « povante simili torturon » tial ke la celo estis « suferigi fizikan kaj psikologian doloron cele al puno » al la manifestaciantoj.

Li taksis al 50.000 la nombron de personoj kiuj povus esti viktimoj de « psikologiaj malordoj periodaj aŭ konstantaj » sekve de tiuj policaj intervenoj.

La kolizioj en Turkio dum tiuj tri pasintaj semajnoj okazigis almenaŭ kvar mortintojn kaj 7.800 vunditojn, inter kiuj 59 gravajn vunditojn, laŭ la freŝdata bilanco de UTK, publikigita ĵaŭdon.

http://www.liberation.fr/monde/2013/06/20/turquie-les-medecins-denoncent-un-usage-dangereux-du-gaz-lacrymogene_912470