neniammilitointerni.over-blog.com/italio-unui%C4%9Dinta-manifestacio-kontra%C5%AD-senlaboreco-en-romo

Dekoj da miloj da personoj manifestaciis sabaton en Romo kontraŭ senlaboreco kaj senagado de la koalicia registaro de Enrico Letta.

La unuiĝinta kolektiĝo, organizita de la tri ĉefaj italaj sindikataj konfederacioj (CGIL, CISL kaj UIL), konstituas la unua socia testo por la « governissimo » starigita ĉirkaŭ Letta.

Ĝi okazas dum senlaboreco atingis en aprilo 12% el la aktiva loĝantaro ; ĉe la junuloj malpli 24-jaraj, ĝi estas je historia nivelo, super 40%.

Laŭ la sindikataj gvidantoj, la nova prezidento de la Konsilio kaj ties registaro kontentiĝas nur per senefikaj promesoj kiuj ne plu estas akcepteblaj fronte al socia urĝeco.

« Ni ne plu povas konsenti pri ripetitaj promesoj kiuj ne estas sekvataj de decidoj kiuj kapablus inversigi la kurbon », diris Luigi Angeletti, kiu gvidas CGIL-n, unua itala sindikato.

Luigi Angeletti, lia samrolulo ĉe UIL, denoncis siaflanke « fragmentan demarŝon » pri la problemo kiu ne respondas al la graveco de la situacio, aparte se oni kalkulas pri malforteco de la registara alianco kiu kunigas la Demokratan Partion kaj berluskonian maldekstron de Popolo kaj Libereco.

« En lando kie la ĉefa zorgo konsistas en veto pri la daŭrkapablo de tiu registaro, la mesaĝo estas ke tempo por perdi ne restas por promesoj kaj anoncoj », li diris.

La manifestacio, kiu allogis 100.000 personojn laŭ la organizantoj, antaŭas la prezentadon de la registaro Letta de speciala aranĝo pri lukto kontraŭ senlaboreco de junuloj. Tiu plano, atendita venontsemajne, kuŝas interalie en imposta instigo.

Nesufiĉa, respondas la sindikataj centraloj kiuj aparte emfazas la kazon Indezit, la fabrikisto de elektraj hejmiloj kiu anoncis komence de tiu monato maldungan planon celanta malaperigon de 1.400 laborpostenoj en Italio.

http://www.lesechos.fr/economie-politique/monde/actu/reuters-00530533-manifestation-unitaire-contre-le-chomage-a-rome-578475.php