neniammilitointerni.over-blog.com/francio-fa%C5%9Dismo-mortigas.-kunkune-ni-batalu-kontra%C5%AD-%C4%9Di

NEK FORGESO, NEK PARDONO

neniammilitointerni.over-blog.com/francio-memore-al-cl%C3%A9ment-m%C3%A9ric

La 5an de junio, 2 el la ekstremdekstraj aktivistoj mortigis Clément Méric-n, studenta sindikatano kaj kontraŭfaŝisma aktivisto.

Tiu murdo indignas kaj kolerigas nin ; ĝi enskribiĝas en sinsekvaĵo de multaj agresoj plenumitaj de ekstremdekstraj grupoj tiujn pasintajn monatojn. La situacio postulas fortajn agadojn, ebligantajn haltigi la disvastigon de tiuj ideoj kaj naŭzaj praktikoj.

En respekto de ties malsamecoj, la subskribantaj organizaĵoj alvokas unuiĝi por omaĝi Clément-n kaj por malaperigi la faŝisman malamegon.

Kuraĝigitaj de partioj kiuj esprimas dirojn kaj praktikojn de ekstrem-dekstro, la faŝismaj grupoj reaperas. La pasintaj agadoj kontraŭ la samseksa edzeco estis okazo por ili ensceniĝi. Ni denuncas la banalecon de la Nacia Fronto kaj de ties ksenofobiaj kaj rasistaj ideoj.

Eksigado, malakcepto de la alia, fermado de la landlimoj, almontro de propeka kapro, denuncado de enmigrado kiel kulpa pri ĉiuj malbonaĵoj estas sintenoj kiuj, historio demonstras tion, kondukas al plej aĉaj situacioj.

La ŝtato nutras venenan etoson organizanta masivajn elpeladojn kiuj partoprenas stigmatizadon de enmigrantoj kaj Romaoj. Tute male, estas necese agadi decideme kontraŭ la faŝismaj taĉmentoj.

Abomeninda kaj neakceptebla en si mem, la murdo de Clément superas la individuan dramon. Agresoj kontraŭ lesbianinoj, ambaŭseksemuloj, gejoj kaj transgenruloj, kontraŭ enmigrantoj kaj personoj devenantaj de enmigrado, islamanoj, kontraŭjudismaj agadoj, perforto kontraŭ aktivistoj kontraŭfaŝismaj kaj progresismaj organizaĵoj, multobliĝis en tuta Francio kaj tra tuta Eŭropo.

Mensogo, malamego, perforto, morto, jen kio vehiklas ekstremdekstro, en ĉiuj tempoj, en ĉiuj lokoj.

Tiu ne estas morala demando ; faŝismo sin nutras per timoj fronte al estonteco : 5 milionoj da senlaborul(in)oj, 8 milionoj da personoj vivantaj sub malriĉeca sojlo, 3,5 milionoj da misloĝatoj, kreskado de malstabilaj laborpostenoj, difektitaj laborkondiĉoj, fermadoj de entreprenoj… Fronte al eksplodo de malegalecoj kaj rigorecaj politikoj, ni devas rekonstrui koletivan esperon en pli justa socio. La demando pri divido de la riĉaĵoj kiujn ni produktas estas fundamenta. Ekstremdekstro estas tute kontraŭa al tiuj moralaj valoroj.

Uzadi la morton de Clément estus malestiminda. Male diri publike kaj kunkune liajn engaĝiĝojn sindikatajn kaj kontraŭfaŝismajn, kaj daŭrigi eĉ pli multnombraj kaj decidemaj liajn batalojn por libereco kaj alia socio estas honori lian memoron.

Unuiĝo kontraŭ faŝismo kaj ekstremdekstro ! Manifestacio en Parizo, dimanĉon 23an de junio je la 15a.

Unuaj subskribintoj :

AC !, Act Up Paris, Action antifasciste Paris Banlieue, ACTIT, AFASPA, Alternative Libertaire, AIDES, APEIS, ATMF, ASEFRR (Association de solidarité en Essonne avec les familles Roms Roumaines), ATTAC France, CAAC (Collectif des associations et ami-es des Comores), CADAC, CEDETIM/IPAM, CGA, CGT Educ’action (Versailles, Créteil, Paris), CNDF, CNT-f, CNT-SO, Collectif Antifasciste Paris Banlieue, Collectif CIVG Tenon, Collectif Hétéros au boulot, Collectif Oui Oui Oui, Collectif VAN (Vigilance arménienne contre le négationnisme), Collectif de Saint Denis contre le FN et l’extrême droite, CONEX (Coordination nationale contre l’extrême droite), Confédération paysanne, Convergence et Alternative, DAL, DIDF, Droits devant !!, EELV, FA, FASE, FASTI (Fédération des associations de solidarité avec les travailleur-euse-s- immigré-e-s), Fédération Anarchiste, Fédération Sud Education, Femmes Egalité, FIDL, FSU, Fondation Copernic, Front de gauche Latinos, GARçES, Gauche Anticapitaliste, Gauche Unitaire, GISTI, Jeudi Noir, Justice et Libertés, L’appel et la pioche, La Horde, La LMDE, Les Alternatifs, Lesbian and Gay Pride Lyon, Lesbiennes of Color, Les Debunkers, Les Effronté-e-s, Living room project Marne la Vallée, Marche Mondiale des femmes, Marches européennes contre le chômage, MRAP, Mémorial 98, MJCF, MNCP, M’PEP, NPA, PCF, PCOF, PG, Pink Bloc Paris, Ras l’Front Marne-la-Vallée, Ras l’Front 38, RedSkins Limoges, République et Socialisme, Réseau pour un avenir sans fascisme, SGEN-CFDT Académie de Versailles, SLU (Sauvons l’université), SNESUP-FSU, SNPTES-UNSA, SNTRS-CGT, Solidaires Etudiant-Es, SOS Racisme, Sortir du colonialisme, STRASS, Syndicat des avocats de France, Syndicat de la magistrature, UJFP, UNEF, Union syndicale Solidaires, UNL, UNSP, VISA (Vigilance et initiatives syndicales antifascistes)…